Jost Amman: Malsamoj inter versioj

2 346 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo kun '{{Informkesto homo}} '''Jost AMMAN''' (13a de Junio, 1539 – 17a de Marto, 1591) estis svis-germana artisto, fama ĉefe pro siaj lignogravuraĵoj, faritaj ĉefe por libroilu...')
 
Neniu resumo de redakto
 
Amman naskiĝis en [[Zuriko]], filo de profesoro de [[Klasikaj studoj]] kaj [[Logiko]]. Li mem estis bone edukita. Oni konas malmulte pri sia persona historio krom la fakto ke li translokiĝis al [[Nurembergo]] en 1560, kie li civitaniĝis kaj plu loĝis ĝis sia morto en Marto 1591. Li laboris dekomence kun [[Virgil Solis]], tiam ĉefa produktisto de libro-ilustraĵoj. Lia produktiveco estis tre rimarkinda, laŭ la aserto el unu el liaj disĉiploj, kiu diris ke la desegnoj kiujn li faris dum periodo de kvar jaroj plenigus fojnĉaron. Granda nombro de liaj originaj desegnoj estas en ''Kupferstichkabinett Berlin''. Ĉirkaŭ 1,500 presaĵoj estas atribuitaj el li. Li estis unu el la lastaj ĉefaj produktistoj de lignogravuraĵo por libroj, ĉar dum lia kariero gravuĵaroj estis laŭgrade faritaj por plenumi tiun rolon. Kvankam kiel plej el artistoj por lignogravuraĵoj, li normale uzis specialistan ''formschneider'' por tranĉi la blokon de siaj desegnoj, li foje metis kaj tranĉilon kaj plumon en sia subskribo en presaĵoj, sugestante ke li foje tranĉis siajn proprajn blokojn.
 
Serio de gravuraĵo farita de Amman pri la reĝoj de Francio, kun mallongaj biografioj, aperis en [[Frankfurto]] en 1576. Li faris ankaŭ multaj el la lignogravuraj ilustraĵoj por la Biblio publikigita en Frankfurto de Sigismund Feierabend, kaj por topografia esplorado de Bavario fare de Philipp Apian.<ref> Amman, Jost. [https://www.wdl.org/en/item/14694/ Philipp Apian’s Drawings, Watercolors, and Woodcuts.] Alirita la 28an de Aprilo, 2018.</ref> Alia seria laboro, nome ''Panoplia Omnium Liberalium Mechanicarum et Seden-tariarum Artium Genera Continens'', enhavanta 115 platojn, estas de granda valoro.<ref> Guerriaud, Mathieu (2012-10-01). "[Warin compagny's Apothecary] L'Apothicaire des Etablissements Warin". Revue d'histoire de la pharmacie. 60 (375). ISSN 0035-2349. [https://www.researchgate.net/publication/233420850_Warin_compagny%27s_Apothecary_L%27Apothicaire_des_Etablissements_Warin?ev=prf_pub] Alirita la 28an de Aprilo, 2018.</ref> La desegnomaniero de Amman estas ĝusta kaj spirita, kaj lia liniaro de detaloj de kostumoj estas ĝisfunda kaj akurata. Pentraĵoj oleaj kaj survitraj estas atribuitaj al li, sed neniu estis identigita.
 
Amman mortis en Nurembergo, Bavario, 51jaraĝa.
 
==Bibliografio==
* Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Amman, Jost". Encyclopædia Britannica (11th ed.). Cambridge University Press. [https://en.wikisource.org/wiki/1911_Encyclop%C3%A6dia_Britannica/Amman,_Jost] Alirita la 28an de Aprilo, 2018.
* Kartenspiel. A pack of cards. [Leipzig, Edition Leipzig, 1967.]
* Pictorial archive of decorative Renaissance woodcuts: (Kunstbüchl[e]in) / de Jost Amman; kun enkonduko de Alfred Werner. New York: Dover, [1985] c1968. ISBN 0-486-21987-9
* Andresen, Andreas. Jost Amman, 1539-1591; Graphiker und Buchillustrator der Renaissance. Beschreibender Katalog seiner Holzschnitte, Radierungen und der von ihm illustrierten Bücher. Mit einer biographischen Skizze und mit Registern seines Werkes und der Autoren illustrierten Bücher. Amsterdam: G. W. Hissink [1973]. (Reprint of the 1864 ed., published by Danz, Leipzig, which was issued as part of v. 1 of the author’s Der deutsche Peintre-Graveur.) ISBN 90-6025-105-9
* Becker, Carl. Jobst Amman, Zeichner und Formschneider, Kupferätzer und Stecher. Leipzig: R. Weigel, 1854.
 
[[Kategorio:Germanaj desegnistoj]]
[[Kategorio:Svisaj desegnistojartistoj]]
228 820

redaktoj