Dundee: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Dundee (Location).png|eta|dekstra|200px|Mapo]]
'''Dundee''' (''Dùn Dèagh'' en la [[Gaela lingvo|gaela]]) estas urbo en la nordorienta parto de [[Skotlando]], kaj krome estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn norde de [[Edinburgo]], ĉe la norda bordo de la [[Tay (rivero)|rivero Tay]], apud la marbordo de la [[Norda Maro]]. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de Skotlando, kun ĉirkaŭ 143 000 loĝantoj, aŭ 170 000 se oni inkludas la ĉirkaŭurbajn areojn.
 
Dundee oficiale akiris urban statuson en [[1889]]. Ĝi estas alikonata en la [[angla lingvo|angla]] kiel la "Urbo de Malkovro" (''City of Discovery'') pro sia longa scienca historio : el tie foriris la fama [[Antarkto|antarkta]] [[ekspedicio Discovery]] de [[Robert Falcon Scott]]. La ŝipo ''Discovery'' revenis al Dundee kaj restas videbla kaj vizitebla ĉe kajo de la urbo.