Homgenoma Projekto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Homgenoma Projekto''' aŭ angle '''Human Genome Project''' (HGP) estis internacia projekto de scienca esplorado kun la celo determini la sekvencon de nukleo...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Vitruvian man.jpg|thumbnail|Logoo HGP; [[Vitruvia homo]], [[Leonardo da Vinci]].]]
'''Homgenoma Projekto''' aŭ angle '''Human Genome Project''' (HGP) estis internacia projekto de [[Scienca metodo|scienca esplorado]] kun la celo determini la sekvencon de nukleotidaj [[Baza paro|bazparoj]] kiuj formas la homan [[DNA]], kaj identigi kaj mapigi ĉiujn la genojn de la homa [[genomo]] kaj el fizika kaj el funkcia vidpunktoj.<ref> Robert Krulwich (2001-04-17). Cracking the Code of Life (Television Show). PBS. [http://www.pbs.org/wgbh/nova/body/cracking-the-code-of-life.html] Alirita la 2an de Majo 2018.</ref> Ĝi pluestas la plej granda kunlabora biologia projekto en la mondo.<ref> "Economic Impact of the Human Genome Project – Battelle" (PDF). [https://www.battelle.org/docs/default-source/misc/battelle-2011-misc-economic-impact-human-genome-project.pdf] Alirita la 2an de Majo 2018.</ref> Post la ideo estis akceptita en 1984 de la [[Usona registaro]] kiam ekis la planado, la projekto formale lanĉiĝis en 1990 kaj estis deklarita kompletigita en [[2001]].<ref>[https://www.genome.gov/11006943/human-genome-project-completion-frequently-asked-questions/] Alirita la 2an de Majo 2018.</ref> La financo venis el la Usona registaro tra la ''National Institutes of Health'' (NIH) same kiel el nombraj aliaj grupoj el la tuta mondo. Oni enkondukis paralelan projekton ekster la registaro fare de Celera Corporation, aŭ Celera Genomics, kiu estis formale lanĉita en 1998. Plej el la registar-patronita sekvenco estis plenumita en dudek universitatoj kaj esploraj centroj en [[Usono]], [[Unuiĝinta Reĝlando]], [[Japanio]], [[Francio]], [[Germanio]], [[Hispanio]] kaj [[Ĉinio]].<ref> "Human Genome Project Completion: Frequently Asked Questions". genome.gov. [https://www.genome.gov/11006943/] Alirita la 2an de Majo 2018.</ref>
 
La '''Homgenoma Projekto''' origine celis mapigi la [[Nukleotido|nukleotidojn]] enhavatajn en [[Ploido|homhaploida]] referenca genomo (pli ol tri mil milionoj). La "genomo" de ajna difinita individuo estas unika; mapigi la "homan genomon" inkludis sekvencigi malgrandan nombron de individuoj kaj poste arigi tiujn kune por havi kompletan sekvencon por ĉiu kromosomo. Tiele, la finigita homa genomo estas mozaiko, kiu ne reprezentas ajnan individuon.
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Genetiko]]