Pendolilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 41 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q188688)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Little girl on swing.jpg|thumb|right|Knabino sur pendolilo]]
[[File:2018 04 Nestschaukel IMG 0021.jpg|thumb|Pendolilo]]
'''Pendolilo''' estas [[balancilo]] plejofte en formo de mallonga [[tabulo]], pendanta je [[ŝnuro]]j aŭ [[ĉeno]]j, aŭ aliaj longaĵoj. Sidante aŭ starante sur la tabulo oni amuzas sin per balanciĝo kiel [[pendolo]]. La pendolilon oni pendigas al firma [[branĉo]] de alta [[arbo]] aŭ al horizontala [[stango]] de konstruaĵo simila al [[reko]].
 
Oni devas zorgi la ĉeeston de geinfanoj ĉirkaŭ funkcianta pendolilo, ĉar ofte okazas akcidento kiam neatenta infano trapasas la terenon kie movas la pendolilo kiu povas frapi ĝin kaj lanĉi kontraŭ [[tero]]n. La akcidento estos pli danĝera se la tabulo de la pendolilo estas metala anstataŭ [[kaŭĉuko|kaŭĉuka]] aŭ se la grundo estas tera anstataŭ [[gumo|guma]]. Tiuj elementoj jam estas zorgataj en modernaj infanludejoj kie oni prizorgas sekurecon.