Dekstra ekstremismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Dekstra ekstremismo''' estas ĝenerala termino uzata de ŝtataj instancoj kaj amaskomunikiloj por politikaj orientiĝoj, ideologioj kaj aktivaĵoj, kiuj malakceptas la demokratiajn, konstituciajn ŝtatojn kaj volas anstataŭigi ilin per aŭtoritate gviditaj "popolaj komunumoj". La subtenantoj de dekstra ekstremismo postulas, ke nature ekzistus unuecaj [[popolo]]j, do lingve kaj kulture unuecaj homgrupoj, kies anoj inter si havas la samajn popolajn interesojn, kaj la popoloj devus batali inter si, aŭ ke ekzistus [[raso]]j, do biologie unuecaj homgrupoj, kies anoj laŭ sama ideo havas identajn interesojn kaj la rasoj devus batali inter si. La rezulto ambaŭkaze estas la malpliaprezo kaj malplivalorigo de aliaj homgrupoj.
 
Dekstraj ekstremistoj kredas pri natura etna aŭ rasa malsamvaloreco de diversaj homgrupoj, kaj plej ofte opinias, ke la plej valora raso aŭ nacio estas la propra - jen la baza difino de [[rasismo]] kaj [[naciismo]]. Rezulte malakceptiĝas la principo de egaleco inter la homoj, kiun proklamas la [[humanismo]] kaj la [[homaj rajtoj]]. Laŭ tiuj ideoj, la dekstra ekstremismo baze diferenciĝas de ĉiuj liberalaj kaj demokratiaj politikaj konceptoj, kaj ankaŭ de la [[maldekstra ekstremismo]].