César Vallejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:Cesar vallejo 1929 RestauradabyJohnManuel.jpg|thumb|right|César Vallejo (1892-1938)]]
'''César Abraham Vallejo Mendoza''' naskiĝis la {{daton|16|marto|1892}} en [[Santiago de Chuco]]; mortiĝis la {{daton|15|aprilo|1938}} en [[Parizo]], [[Francio]]) estis [[Peruo|perua]] poeto. Lia gravo rilatas al uzado, popularigo kaj disvastigo de elementoj kaj spirito de [[avangardo]]. Dum epoko de edukado kaj ekkariero li amikiĝis kun la grupo de intelektuloj de Trujillo (Peruo), tio estas kun Antenor Orrego, José Eulogio Garrido, Alcides Spelucín, Víctor Raúl Haya de la Torre, Juan Espejo Asturrizaga kaj aliaj. Poste en [[Lima]] li kontaktis kun Abraham Valdelomar kaj lia grupo ''Colónida'', José Carlos Mariátegui, Luis Alberto Sánchez, Manuel González Prada, José María Eguren kaj Juan Parra del Riego. En Lima publikigis siajn du unuajn poemarojn: nome ''Los heraldos negros'' (1918), ankoraŭ modernista, sed ankaŭ komenco de surĉo de esprima renovigo; kaj ''Trilce'' (1922), verko kiu jam kreas tre personan poezian lingvaĵon, el la propra titolo kiu estas kombino de du hispanlingvaj vortoj nome "triste" kaj "dulce", signife respektive "trista" kaj "dolĉa".