Bizanca–Sasanida Milito de 602–628: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Bizanca–Sasanida Milito de 602–628''' estis la fina kaj plej detrua el la serio de militoj luktitaj inter la [[Bizanca Imperio]] ([[Orienta Romia Imperio]]) kaj la [[Sasanida Imperio]] de [[Persio]]. La antaŭa milito inter la du potencoj estis fininta en 591 post la imperiestro [[Maurikios]] helpis la Sasanidan reĝon [[Ĥosro la 2-a]] rehavi sian tronon. En 602 Maurikios estis murdita de sia politika rivalo [[Fokas]]. Ĥosro deklaris militon, evidente por venĝi la morton de Maurikios. Tio iĝis konflikto kiu daŭris jardekojn, nome la plej longa milito en la serio, kaj estis luktita laŭlonge de la tuta [[Mezoriento]]: en [[Egipto]], [[Levantenio]], [[Mezopotamio]], [[Kaŭkazo]], [[Anatolio]], [[Armenio]], la [[Egea Maro]] kaj eĉ antaŭ la muregoj de Konstantinopolo mem.
 
Kvankam la Persoj ege klopodis, sukcese dum la unua etapo de la milito el 602 al 622, konkeri multon de Levantenio, Egipto, kelkajn insulojn en la Egea Maro kaj partoj de Anatolio, la supreniro de la imperiestro [[Heraklio]] en 610 kondukis, spite dekomencajn kontraŭaĵojn, al la stato antaŭmilita. La kampanjoj de Heraklio en Persaj teritorioj el 622 al 626 devigis la Persojn al defendo, ebligante siajn fortojn reakiri momenton. Aliancita kun [[Avaroj (mezepoka popolo)|Avaroj]] kaj [[Slavoj]], la Persoj faris finan klopodon por kapti Konstantinopolon en 626, sed ili estis venkitaj tie. En 627 Heraklio invadis la kernan teritorion de la Persoj kaj devigis ilin negocadi pacon.
{{redaktata}}