Komnenia restaŭrado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Byzantium in 1170(3).PNG|thumb|right|275px|La Bizanca Imperio sub [[Manuelo la 1-a Komneno]], ĉ. 1170. En tiu epoko, granda parto de Malgranda Azio kaj granda parto de Balkanio estis jam rekuperitaj.]]
La '''Komnenia restaŭrado''' estas la termino uzata de historiistoj por priskribi la militan, financan, kaj teritorian rekuperon de la [[Bizanca Imperio]] sub la [[Komnena dinastio]], el la surtronigo de [[Aleksio la 1-a]] Komneno en 1081 al la morto de [[Androniko la 1-a]] Komneno en [[1185]]. Je la komenco de la regado de Aleksio la 1-a, la imperio estis malfortigita pro sia malvenko fare de la [[Selĝukoj]] en la [[Batalo de Manzikerto]] en [[1071]]. La imperio estis ankaŭ minacata de la [[Normanoj]] de [[Roberto Gviskardo]], kiu estis invadante [[Balkanio]]n el sia bazo en suda [[Italio]]. Ĉio tio estis okazinta ĉar la imperia militinstitucio estis dekadenca kaj pli kaj pli dependis el [[pagosoldato]]j. Antaŭaj imperiestroj krome estis elspezintaj la grandajn orajn stokejojn de [[Konstantinopolo]], kaj tiel la defendo de la imperio estis malfacila, dum estis malmultaj trupoj por plenigi la defendotruojn.
 
{{redaktata}}
La Komnenoj tamen sukcesis restarigi la Bizancan hegemonion en la [[Mediteraneo|Mediteranea mondo]], kaj milite kaj kulture. Rilatoj inter la Bizanca Oriento kaj la Okcidenta Eŭropo floris, ekzemple pro la kunlaborado de Aleksio la 1-a kaj postaj imperiestroj kun la [[Krucmilitistoj]] (Aleksio ludis gravan rolon en la alvoko de la [[Unua Krucmilito]]). La disigita kaj disorganizita Bizanca armeo estis restrukturita en kompetenta luktoforto kiu iĝis konata kiel Komnena Bizanca armeo. Kvankam la Imperio rapide disintegriĝis post la morto de la lasta Komnena Imperiestro, Androniko la 1-a, en 1185, la Komnenia Restaŭrado estis la fina pinto de la dekkvin-centjara historio de la [[Romia Imperio]].
 
[[Kategorio:Bizanca Imperio]]