Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 539:
Ege sukcesa E-ekspozicio kaj la vernisaĝo en Ensemblo de la Lernejoj en [[Redzikowo]] apud [[Słupsk]] kadre de la "2017 ZAMENHOFA JARO en Słupsk" organizita de [[EDE]]-Pollando kaj Studenta Studenta Rondo de Historiistoj !!! '''La 4an de oktobro 2017''' je la horo 10:30 la lernantoj, i.a. Agnesa Lamperska de la lernejo preparis belegan plurmediatan prezentadon pri Zamenhof kaj lia ideo. Poste [[Eduardo Kozyra]] gvidis tra la Senata E-ekspozicio "130 JAROJ de la ESPERANTO" krome li prezentis la agadon de la pola Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto. Fine de la vernisaĝo de la E-ekspozicio la Direktorino Sylwia Sexton transdonis la belegan "Danko-dokumenton" kaj la donacetoj por la organizantoj. La renkontiĝon gvidi instruistino de la lernejo Renata Kolada. Poste okazis la prova unua leciono de E-kurso por 30 lernantoj - rezulte de tio aliĝis al la kurso 17 lernantoj de la Gimnazio kaj la Liceo. Posttagmeze je la 15:00 okazis ripeto de la vernisaĝo por plenkrskuloj de la setlejo Redzikowo kaj la apudaj vilaĝoj ankaŭ sukcesa - ĉar rezulte de ĝi 9 personoj aliĝis al la E-kurso. La ambaŭ E-kursoj okazos dum oktobro-novembro 2017 (<ref>https://www.facebook.com/314489575350318/photos/a.1173165492816051.1073741939.314489575350318/1173165526149381/?type=3&theater</ref>)
 
La 21an de novembro 2017 je la horo 16a, en la vestiblo de sanatorio "Perła" en la kuracloko [[Ustka]] - okazis la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio "130 Jaroj de la Lingvo Esperanto" sub la patroneco de Senatano [[Kazimierz Kleina]] kiu estas la ano de la [[Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando)|Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto]]. La vernisaĝon persone ĉeestis la Senatano [[Kazimierz Kleina]] akompane de Prezidantino de la Urba Konsilantaro de [[Słupsk]] [[Beata Chrzanowska]] (esperantistino), ĝuste tiu Urba Konsilantaro unuanime la 25an de januaro 2017 proklamis la "2017 la Jaro de Ludoviko Zamenhof en Słupsk", krome ĉesestis ankaŭ la eks-Ambasadoro de Respubliko [[Hungario]] en [[Varsovio]] Andras Asztalos kaj aliaj. La organizanto de la E-ekspozicio estas [[Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] / [[EDE]]-Pollando) kaj Studenta Scienca Rondo de Historiistoj de Pomeria Akademio en Słupsk. Aliĝis 10 interesitoj inter la ĉeestantoj de la vernisaĝo kaj ni faris tie la rapidan E-kurson por la urbanoj de Ustka kaj por la kuracgastoj de la sanatorioj en tiu fama kuracloko Ustka, la E-kurson gvidis Prezidanto de EDE-Pollando [[Eduardo Kozyra]] (<ref>http://www.kazimierzkleina.pl/aktualnosci/23-sprawy-lokalne/2385-130-lat-jezyka-esperanto.html</ref>, <ref>https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1989616351064876&set=pcb.1989635147729663&type=3&theater</ref>).
 
Kadre de la "2017 la ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK" proklamita de la Prezidantino de Urba Konsilantaro en Słupsk [[Beata Chrzanowska]] (esperantistino) la 25an de januaro 2017 unuanime de la Urba Konsilantaro laŭ propono de la Urbestro de [[Słupsk]] [[Robert Biedroń]] (esperantisto) - okazis la sekva E-aranĝo de la 2017 la Zamenhofa Jaro en la urbo Słupsk: La finalo de la provinca pentr-konkurso pri la temo: "AMIKIĜU KUN ESPERANTO". En la Junulara Kultur-Domo en Słupsk la 8an de decembro 2017 okazis samtempe la du vernisaĝoj: la postkonkursa vernisaĝo de la premiitaj 22 pentraĵoj de infanoj kaj junularo el la 50 kiuj venis el la 11 kultur-domoj el la tuta Pomerio / Pollando kaj la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio "130 JAROJ de la LINGVO ESPERANTO". La organizantoj: la Urbodomo de Słupsk kaj [[Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] (EDE-Pollando). (vidu la artikolon el la portalo de la Junulara Kultur-Domo kun la kelkdeko da fotoj de la du vernisaĝoj: <ref>http://www.mdkslupsk.pl/index.php/41-imprezy/konkursy/796-podsumowanie-konkursu-plastyczno-fotograficznego-zaprzyjaznij-sie-z-esperanto</ref>).
 
Dum la monatoj septembro-novembro 2017 okazis du Esperanto-kursoj organizita de [[Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] ([[EDE]]-Pollando) - en la Publika Biblioteko n-ro 8 en [[Słupsk]] kaj la 2an de decembro 2017 la 19 partoprenantoj de la kurso i.a. [[Beata Chrzanowska]] (la Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk), Andras Asztalos (la Eks-Ambasadoro de Hungario en Pollando), Danuta Sroka (Direktorino de ĉiuj Publikaj Bibliotekoj en Słupsk), Rajmund Klimaszewski (la posedanto de la Turisma Oficejo "RAJTUR" en Słupsk), Krystyna Popiel (entreprenistino, [[NRO]]-aktivulino, anino de la Estraro de la Organizo de Teknikistoj en Słupsk), kelkaj instruistoj de la lernejoj en Słupsk ... - ili ĉiuj ricevis la dulingvajn atestilojn (en Esperanto kaj en la pola) pri la fino de la baza E-kurso gvidata de [[Eduardo Kozyra]], Henryk Jurkiewicz kaj Henryk Wower (<ref>https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2039919789367865&set=pcb.2039925689367275&type=3&theater</ref>).
 
==== 2018 ====