Heroldo de Esperanto: Malsamoj inter versioj

(→‎Nuntempa periodo: + Libera Folio: La Civito reprenas Heroldon)
En la jarkolektoj 2011 kaj 2012 la revuo tre malregule aperis kaj en junio 2013 LF-koop anoncis, ke "nenio malhelpas" vendi ĝin<ref>{{Citaĵo el la reto |url= http://www.liberafolio.org/2013/civito-vendas-mortintan-heroldon/image/image_view_fullscreen|titolo= Pri la vendeblecoj de la periodaĵoj de LF-Koop|alirdato= |formato= |verko= |lingvo={{Ref-eo}} [ligilo ne plu funkcianta]}}</ref>.
 
En junio 2016 [[Fabrício Valle]] anoncis ke li aĉetis Heroldon de Esperanto. Li esperas sesobligi ĝian abonantaron aperigante ses numerojn dum 2017, kaj jam en 2018 aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj monate.<ref>[http://www.liberafolio.org/2016/valle-esperas-sesobligi-heroldon-de-esperanto Libera Folio: Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto], la 14-a de junio 2016 {{eo}}</ref> Tamen la vendintoj ne sendis al li liston de aktualaj abonantoj, do en 2017 aperis nur ses numeroj.
 
En decembro 2017 [[La Civito]] anoncis pri repreno de Heroldo de Esperanto, ĉar Fabrício Valle ne pagis la tutan interkonsentitan sumon por la gazeto. Li siavice minacas procesi en svisa kortumo, ĉar Civito ne plenumis la interkonsentitajn kondiĉojn.<ref>[http://www.liberafolio.org/2017/12/13/la-civito-reprenas-heroldon-de-esperanto/ Libera Folio: La Civito reprenas Heroldon], la 13-a de decembro 2017 {{eo}}</ref> Fabrício Valle planas donaci "Heroldon" al fondota NRO, nome Instituto Teo Jung, kies membroj estos la plenaj abonantoj de Heroldo. 12-an de majo 2018 estas inaŭguritaj blogo kaj youtube-kanalo de Heroldo.
 
==Distingoj==
886

redaktoj