Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e eta korekto
e eta ŝanĝo
Linio 59:
Por vivteni sin post la nasko de Maurice, Bernhardt ludis minorajn rolojn kaj anstataŭaĵojn ĉe Port-Saint-Martin, populara melodrama teatro. Komence de 1866, ŝi sukcesis atingi legaĵon kun Felix Duquesnel, direktoro de la [[Théâtre de L’Odéon]] ĉe la Maldekstra Bordo de la [[Sejno]] en Parizo. Duquesnel priskribis la legaĵon jarojn poste, dirante, "Mi havis antaŭ mi kreitaĵon kiu estis mirinde havigita, inteligenta ĝis la punkto de genio, kun enorma energio sub ŝajno malforta kaj delikata, kaj sovaĝa volforto." La kun-direktoro de la teatro por financoj, Charles de Chilly, volis malakcepti ŝin kiel nefidinda kaj ankaŭ kiel tro maldika, sed Duquesnel estis ĉarmita; li dungis ŝin por la teatro kontraŭ nealta salajro de 150 frankoj monate, kion li pagus el sia propra mono.<ref> Tierchant 2009, p. 62.</ref> Odéon esti la dua en Parizo laŭ prestiĝo post nur la Comédie Française, kaj malkiel ĉe tiu tre tradicia teatro, specializiĝis en pli modernaj produktaĵoj. La Odéon estis populara inter la studentoj de la Maldekstra Bordo de Parizo. Ŝiaj unuaj prezentoj en tiu teatro ne estis sukcesaj. Ŝi aperis en tre laŭstilaj kaj banalaj komedioj de la 18a jarcento, kvankam ŝia valoro sur scenejo estis ŝia kompleta sincereco.<ref> Skinner 1967, p. 54.</ref> Ankaŭ ŝia fajna figuro faris ŝian aspekton ridinda en la kutimaj ornamitaj kostumoj. Dumas, ŝia plej forta subtenanto, komentis post unu prezento, "ŝi havas la kapon de virgulino kaj la korpon de balailbastono."<ref> Skinner 1967, p. 55.</ref> Tuj poste, tamen, post diversaj teatraĵoj kaj pli da sperto, ŝia ludkapablo pliboniĝis; ŝi estis elektita por ludadi la rolon de Cordelia en "[[Reĝo Lear]]". En Junio 1867, ŝi ludis du rolojn en "Athalie" de [[Jean Racine]]; nome la parto de juna virino kaj de junulo, nome Zacharie, la unua el multaj masklaj roloj kiujn ŝi ludos en sia kariero. La influa kritikisto Sarcey verkis "... ŝi ĉarmis sian publikon kiel eta Orfeo."<ref> Skinner 1967, p. 55.</ref>
 
La unua granda sukceso okazis en la jaro 1868, kiam Sarah Bernhardt ludis ĉe [[Odéon]], nome pariza teatrejo ĉe la [[Ĝardeno de Luksemburgio]], rolon en reludado de ''Kean'' de [[Alexandre Dumas (patro)|Alexandre Dumas la pli aĝa]]. En ĝi ŝi ludis la ĉefan inan parton de Anna Damby. La teatraĵo estis interrompita en la komenco pro ĉikanado fare de junuloj kiuj kriis kontraŭe, "For Dumas! Donu al ni Hugo!". Bernhardt direktis sin rekte al la ĉikanantoj: "Amikoj, vi defendu la ideon de justeco. Ĉu vi faras tion farante Monsieur Dumas respondeca pro la malpermeso de Monsieur Hugo?".<ref> Tierchant 2009, p. 68.</ref> Post tio la ĉeestantaro ridis kaj aplaŭdis kaj silentiĝis. Je la finkurteno, ŝi ricevis enorman aplaŭdadon, kaj Dumas rapidiĝis internen gratuli ŝin. Kiam ŝi eliris el la teatro, ariĝis homamaso ĉe la ĉefa enirejo kaj lanĉisĵetis florojn al ŝi. Ŝia salajro estis tuje plialtigita je 250 frankoj monate.<ref> Skinner 1967, pp. 55–58.</ref>
 
[[Dosiero:Sarah Bernhardt Clairin Henderson.jpg|eta|dekstra|[[Georges Clairin]]: Sarah Bernhardt, oleo sur kanvaso, [[1876]].]]
Linio 119:
===Reveno al Parizo, turneo tra Eŭropo, ''Fédora'' al ''Theodora'' (1881–1886)===
[[File:Sarah Bernhardt - Foedora.png|thumb|Kiel ''Fédora'' de [[Victorien Sardou]] (1882).]]
Neniu homamaso gratulsalutis Bernhardt kiam ŝi revenis al Parizo la 5an de Majo 1881, kaj la teatrestoj ne proponis al ŝi novajn rolojn; la pariza gazetaro malaltentismalatentis ŝian turneon, kaj multo de la pariza teatra mondo bedaŭris ŝian foriron forlasante la plej prestiĝan nacian teatron por enspezi riĉon eksterlande.<ref> Skinner 1967, pp. 198–99.</ref> Kiam aperis nek teatraĵoj nek proponoj, ŝi iris al Londono por sukcesa tri-semajna prezentado ĉe la Teatro Gaiety. Tiu londona turneo inkludis la unuan prezentadon en Britio de "La Dame aux CameliasCamélias", nome ĉe la Teatro Shaftesbury; ŝia amiko la Princo de Kimrio konvinkis la [[Viktoria (Britio)|reĝinon Viktoria]] permesi la ludadon.<ref> Tierchant 2009, p. 176.</ref> MultajMultajn jarojjarojn poste, ŝi faros privatan prezenton de la teatraĵo por la reĝino, kiam ŝi estis feritempe en [[Nice]].<ref> Skinner 1967, p. 105.</ref> Kiam ŝi revenis al Parizo, Bernhardt devigiĝis fari surprizan prezenton ĉe la ĉiujara patriota celebro de la 14a de Julio en la Pariza Opero, kiu estis ĉestataĉeestata de la [[Prezidento de Francio]], kaj multaj politikistoj kaj famuloj. Ŝi deklamis la [[Marseljezo]]n, vestita en blanka vesto kun trikolora banderolo, kaj ĉe la fino dramece svingis la francan flagon. La ĉeestantaro stare plaŭdegisaplaŭdegis, kaj ĵetis al ŝi florojn, kaj eĉ postulis redeklamadon de la kanto du kromajn fojojn.<ref> Skinner 1967, pp. 200–202.</ref>
 
Kun sia loko en la mondo de la franca teatro restaŭrita, Bernhardt negocadis kontrakton por prezentiĝi en la Teatro Vaudeville en Parizo por 1500 frankoj por ludo, same kiel 25% el la profito. Ŝi anoncis ke ŝi ne estos disponebla ĝis 1882. Ŝi eliris por turneo de teatroj en la francaj provincoj, kaj poste al Italio, Grekio, Hungario, Svisio, Belgio, Nederlando, Hispanio, Aŭstrio, kaj Rusio. En [[Kievo]] kaj [[Odeso]], ŝi trafis konraŭkontraŭ-semidajn homamasojn kiuj ĵetis ŝtonojn al ŝi; oni organizis [[pogromo]]jn, por devigi la judajn loĝantarojn foriri.<ref> Tierchant 2009, p. 186.</ref> Tamen, en [[Moskvo]] kaj [[Sankt-Peterburgo]], ŝi ludis antaŭ la [[caro]] [[Aleksandro la 3-a (Rusio)|Aleksandro la 3-a]], kiu rompis la kortegan protokolon kaj kliniĝis antaŭ ŝi. Dum sia turneo, ŝi ankaŭ faris prezentojn por la reĝo [[Alfonso la 12-a (Hispanio)|Alfonso la 12-a de Hispanio]], kaj la imperiestro [[Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)|Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio]]. La nura grava lando en Eŭropo kie ŝi malakceptis ludi estis [[Germanio]], pro la aneksigo de franca teritorio fare de Germanio post la Franci-Prusia Milito de 1870.<ref> Skinner 1967, pp. 206–208.</ref> Ĝuste antaŭ la komenco de la turneo, ŝi renkontiĝis kun Jacques Damala, kiu iris kun ŝi kiel ĉefaktoro kaj poste, dum ok monatoj, iĝis ŝia unua kaj nura edzo.
 
[[File:Sarah Bernhardt as Theodora by Nadar.jpg|thumb|dekstre|''Theodora'', foto de Nadar (1884).]]
Kiam ŝi revenis al Parizo, ŝi ricevis proponon de nova rolo en ''Fedora'', nome melodramo verkita por ŝi de [[Victorien Sardou]]. Ĝi premieris en la 12a de Decembro 1882, kun sia edzo Damala kiel ĉefa aktoro, kaj ricevis bonajn kritikojn. Kritikisto Maurice Baring verkis, "sekreta atmosfero emanis el ŝi, aromo, altiraĵo, kiu estis samtempe ekzota kaj cerba... Ŝi laŭvorte hipnotis sian aŭskultantaron."<ref> Skinner 1967, p. 218.</ref> Alia ĵurnalisto verkis, "Ŝi estas nekomparebla... La ekstrema amo, la ekstrema agonio, la ekstrema sufero."<ref> Tierchant 2009, p. 195.</ref> Tamen, la subita fino de sia geedzeco tuj post la premiero metis ŝin reen en financa problemaro. Ŝi luprenis kaj renovigis teatron, nome Ambigu, specife por doni al sia edzo ĉefrolojn, kaj faris sian 18-jaraĥanjaraĝan filon Maurice, kiu ne havis negocan sperton, la administranto. ''Fedora'' daŭris 50 prezentojn kaj perdigis 400,000 frankojn. Ŝi estis devigita lasi la Ambigu, kaj poste, en Februaro 1883, vendi sian juvelaron, siajn veturilojn, kaj siajn ĉevalojn je [[aŭkcio]].<ref> Tierchant 2009, pp. 196–197.</ref>
 
Kiam Damala foriris, ŝi serĉis novan ĉefan viron kaj amanton, nome poeto kaj dramaturgo [[Jean Richepin]], kiu akompanis ŝin en rapida turneo tra eŭropaj urboj por helpi por forpagi ŝiajn ŝuldojn.<ref> Skinner 1967, pp. 224–226.</ref> Ŝi plinovigis sian rilaton kun la Princo de Kimrio, nome futuraestonta reĝo [[Eduardo la 7-a]]. Kiam ili revenis al Parizo, Bernhardt luprenis la teatron de Porte Saint-Martin kaj stelulis en nova teatraĵo de Richepin, ''Nana-Sahib'', ĝenrisma dramo pri amo en [[Brita Hindio]] en [[1857]]. La teatraĵo kaj la aktorado de Richepin estis malbona, kaj ĝi tuj finiĝis.<ref> Tierchant 2009, p. 202.</ref> Richepin poste verkis adapton de ''[[Macbeth]]'' en la franca, kun Bernhardt kiel Lady Macbeth, sed ĝi ankaŭ estis malsukceso. La nura persono kiu laŭdis la teatraĵon estis [[Oscar Wilde]], kiu estis tiam loĝanta en Parizo. Li ekverkis teatraĵon, nome ''Salomé'', en la franca, speciale por Bernhardt, kvankam ĝi estis tuj malpermesita de la britia cenzuro kaj ŝi neniam ludis ĝin.<ref> Skinner 1967, pp. 228–229.</ref>
 
Bernhardt tiam premieris novan teatraĵon de Sardou, nome ''Theodora'' (1884), nome melodramo kies agado okazas en ses-jarcenta [[Bizanco]]. Sardou verkis nehistorian sed draman novan mortoscenon por Bernhardt; en sia versio, la imperiestrino estis publike strangolita, dum la historia imperiestro mortis pro kancero. Bernhardt veturis al [[Raveno]], [[Italio]], por studi kaj skizi la kostumojn viditajn en Bizancaj mozaikaj murpentraĵoj, kaj havi ilin bildigite por siaj propraj kostumoj. La teatraĵo premieris la 26an de Decembro 1884 kaj daŭris 300 ludojn en Parizo, kaj 100 en Londono, kaj estis financa sukceso. Ŝi povis pagi plej multajn el siaj ŝuldoj, kaj eĉ aĉetis leonidon, kiun ŝi nomigis Justinian, por sia propra [[menaĝerio]].<ref> Tierchant 2009, pp. 210–211.</ref> Ŝi ankaŭ plinovigis siam amaferon kun sia iama ĉefaktoro, Philippe Garnier.<ref> Skinner 1967, pp. 232–233.</ref>
 
===Mondaj turneoj (1886–1892)===