Fondumo por Esperantologiaj Studoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ĝisdatigo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Fondaĵo pri Esperantaj Studoj''' ([[angla lingvo|angle]]: '''Esperantic Studies Foundation''', '''ESF''') estas [[interlingvistikaj instancoj|interlingvistika instanco]] starigita en [[1968]] en la [[Usono|usona]] ĉefurbo [[Vaŝintono]]. Ĝi aŭspicias kaj apogas konferencojn kaj studojn pri la lingva diverseco tutmonda kaj eblaj rimedoj por la egaleca kaj daŭra kunekzistado de lingvoj. La plimulto de la projektoj ĝis nun apogitaj rilatas tute aŭ parte al [[Esperanto]], kiun la fondaĵo konsideras “modesta sed reala sukceso kiel lingvo de internacia kaj interkultura komuniko”. La plejparto de la financaj rimedoj de la organizo baziĝas ĉe la mondonaco de usona esperantistino [[Cathy Schulze]].
 
Ĝi turnas sin precipe al edukaj projektoj kaj sciencaj esploroj. Inter la projektoj subtenataj de ESF estas kelkaj [[esperantologio|esperantologiaj]] esploroj kaj la retejoj: [[Edukado.net]], [[lernu!]], (historie) [[Lingva Prismo]] kaj [[Tekstaro de Esperanto|Tekstaro]]. Ĝi, interalie, subtenas la serion de [[Nitobe-Simpozio|Nitobe-Simpozioj]] celitajn por altigi la nivelon kaj intensecon de publika kaj politika debato pri lingvopolitiko, la serion de lingvorilataj prelegoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, [http://www.esperantic.org/en/nask/ Nord-Amerikan Someran Kursaron], la interlingvistikajn kaj esperantologiajn studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), kaj ĝi provizas subtenon al universitataj esploristoj por fari esplorojn kaj publikaĵojn, rilatajn al la celoj de ESF.
 
== Eksteraj ligiloj ==