John William Polidori: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto homo}} '''John William POLIDORI''' (7a de Septembro 1795 – 24a de Aŭgusto 1821) estis angla verkisto kaj kuracisto. Li estas konata pro sia as...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:04, 16 maj. 2018

John William POLIDORI (7a de Septembro 1795 – 24a de Aŭgusto 1821) estis angla verkisto kaj kuracisto. Li estas konata pro sia asocio kun la Romantisma movado kaj konsiderita de kelkaj kiel la kreinto de la privampira ĝenro de fantasta fikcio. Lia plej sukcesa verko estis la mallonga rakonto "The Vampyre" (1819), nome la unua publikigita moderna privampira rakonto. Kvankam dekomence ĝi estis erare atribuita al Lord Byron, kaj Byron kaj Polidori asertis ke la rakonto estas de Polidori.[1]

John William Polidori
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1795 (1795-09-07)
en Londono
Morto 24-an de aŭgusto 1821 (1821-08-24) (25-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo venenado per cianido
Tombo Malnova preĝejo Sankta-Pancras
Lingvoj latinaangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Edinburgo • Ampleforth College
Familio
Patro Gaetano Polidori
Frat(in)o Frances Polidori
Okupo
Okupo verkisto
Verkoj The Vampyre
vdr

En 1816, Dro. Polidori eniris en la servo de Lord Byron kiel lia persona kuracisto kaj akompanis lin veture tra Eŭropo. Eldonisto John Murray proponis al Polidori 500 sterlingajn pundojn por fari taglibro pri iliaj vojaĝoj, kion la nevo de Polidori nome William Michael Rossetti poste eldonis. Ĉe la Villa Diodati, domo kiun Byron luis apuda la lago Lemano en Svisio, la paro renkontiĝis kun Mary Wollstonecraft Godwin, ŝia estonta edzo, Percy Bysshe Shelley, kaj ilia akompananto (duonfratino de Mary) Claire Clairmont. Tie ĉiuj el ili verkis pri fantomoj kaj vampiroj.

  1. Macdonald, DL (1991), Poor Polidori, Toronto: University of Toronto Press, ISBN 0-8020-2774-1