Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e eta ŝanĝo
Linio 225:
===Finaj jaroj (1919–1923)===
[[File:Sarah Bernhardt1.jpg|thumb|Bernhardt en 1922.]]
En 1920, ŝi plue aktorinis en sia teatro, kutime ludante soloajn aktojn de klasikaĵoj kiaj ''Athelee'' de Racine, kiu ne postulis multamulte da movo. Por la kurtenaj alvokoj, ŝi staris, ekvilibre sur unu kruro kaj gestante per unu brako. Ŝi stelulis ankaŭ en nova teatraĵo, ''Daniel'', verkita de ŝia bo-nepo, nome dramaturgo Louis Verneuil. Ŝi ludis la ĉefan masklan rolon, sed aperis nur en du aktoj. Ŝi prenis tiun teatraĵon kaj aliajn famajn scenojn el ŝia repertorio por eŭropa turneo kaj poste por sia lasta turneo en Anglio, kie ŝi faris speciale menditan prezenton por la reĝino Mary, sekve de turneo tra la Britiaj provincoj.<ref>{{cite web | url=http://fortnightlyreview.co.uk/2011/03/sarah-bernhardt-in-london-the-best-of-samaritans/| title=Sarah Bernhardt in London, best of all possible Samaritans| author=Croxton, Arthur | work=The Fortnightly Review, fortnightlyreview.co.uk| date=26a de Marto 2011}}</ref>
 
En 1921, Bernhardt faris sian lastan turneon tra la Francaj provincoj, prelegis pri teatro kaj deklamis poeziaĵojn de Rostand. Poste tiun jaron, ŝi produktis novan teatraĵon de Rostand, nome ''La Gloire'', kaj alian teatraĵon de Verneuil, nome ''Régine Arnaud'' en 1922. Ŝi plu ricevis gastojn hejme. Unu el tiaj gastoj, nome la franca aŭtoro [[Colette]], priskribis kiel servis kafon al ŝi Bernhardt: "La delikata kaj febla mano propronantaproponanta la plenigitan tason, la flora azuro de ŝiaj okuloj, tiom juna ankoraŭ en ties reto de fajnaj linioj, la postulanta kaj primoka koketemo de la klina kapo, kaj tiotiu nepriskribebla deziro ĉarmi, ĉarmi ankoraŭ, ĉarmi ĝis la propraj pordoj de la morto mem."<ref> Skinner 1967, p. 330.</ref>
 
En 1922, ŝi komencis provludi novan teatraĵon de [[Sacha Guitry]], nome ''Un sujet de roman.'' La nokton de la vestoprovo, ŝi falis, kaj eniris en komato por unu horo, poste vekiĝis kaj diris la vortojn, "kiam mi sekvos?" Ŝi rekuperiĝis por kelkaj monatoj, kaj ŝia sano pliboniĝis; ŝi ekpreparis novan rolon kiel Kleopatra en ''Rodogune'' de [[Pierre Corneille|Corneille]], kaj konsentis fari novan filmon de Sacha Guitry nome ''La Voyante'', por pago de 10,000 frankoj tage. Ŝi estis tro malforta por veturi, kaj tiele ĉambro en ŝia domo en Boulevard Pereire estis preparita kiel kina studio, kun scenejo, lumoj, kaj kameraoj. Tamen, la 21a de Marto 1923, ŝi falis denove, kaj neniam rekuperiĝis. Ŝi mortis pro [[uremio]] vespere de la 26a de Marto 1923. Gazetaraj informoj asertis ke ŝi mortis "pace, sen sufero, en brakoj de sia filo".<ref>{{cite news |title=Obituary: Mme. Sarah Bernhardt |work=North-China Herald |date=31a de Marto 1923 |page=866}}</ref> La venontan tagon, 30,000 personoj ĉeestis en ŝia funebro por omaĝi ŝin, kaj enorma homamaso sekvis ŝian ĉerkon el la preĝejo de Saint-FrancoiseFrançois-de-Sales al la [[Tombejo Pere Père-Lachaise]], haltigante por unu minuto de silento ekster ŝia teatro.<ref>Wilson, Scott. ''Resting Places: The Burial Sites of More Than 14,000 Famous Persons'', 3d ed.: 2 (Kindle Location 3687). McFarland & Company, Inc., Publishers. Kindle Edition.</ref> La surskribo sur ŝia tomboŝtono estas la nomo "Bernhardt".<ref> Skinner 1967, pp. 330–333.</ref>
 
==Kariero==