Dörrberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Dörrberg''' estas vilaĝoparto de [[Gräfenroda]] en la [[Distrikto Ilm]] ([[Turingio]], Germanlando).
== Geografio ==
[[file:Straßenschild Dörrberg und Dörrtal.jpg|thumbiaturthumb|Dörrberg kaj valo Dörrtal]]
Dörrberg nuntempe ne estas plu memstara sed nur setlejo en la valo de la rivero [[Gera (rivero)|Wilde Gera]] supre de Gräfenroda je alteco de ĉ. 430 metroj. Eoste de la citita valo komenciĝas en la direkto de [[Geschwenda]] la valo ''Dörrtal'', kien etendiĝas ankoraŭ la ero de Dörrberg. Apudaj montoj estas, eoste de la rivero, Schiebigenberg (517 m), sude Dörrberg (568 m) kaj okcidente de la rivero Bergmannskopf (616 m) kaj Waldsberg (701 m) kun la pinto ekskursocelo [[Bärenstein]]. Sude de Dörrberg troviĝas la interesa ruino [[Alteburg (Gräfenroda)|Alteburg]]. Parto de Dörrberg administracie ne apartenas al Gräfenroda sed al Geschwenda, tiel ke inter 1952 kaj 1990 estis meze en Dörrberg la landlimo inter la [[GDR]]-distriktoj [[Erfurto]] kaj [[Suhl]].
 
==Historio==
Dörrberg estiĝis el setlejo kun forstista domo kaj diversaj segmuelejoj en la administradejo Amt Schwarzwald je la fino de la 17-a jarcento. En la 20-a jarcento la setlejo kunfandiĝis nature kun Gräfenroda en la nordo, kaj sekve klara limlinio ne plu povas esti tirita. Ĝis 1920 estis Dörrberg en la landlima regiono de la duklandoj [[ernestaj duklandoj|Sachsen-Gotha]] kaj [[Schwarzburg-Sondershausen]]. Post la inaŭguro de la fervojlinio inter [[Neudietendorf]] kaj [[Ritschenhausen]] la vilaĝo senteble disvolviĝis.