Serĉilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Uzado de serĉiloj por konstati la uzadon de esperantaj vortoj: Ĉefe, kursivigi ''ĉiujn'' menciatajn vortojn.
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
 
==Uzado de serĉiloj por konstati la uzadon de esperantaj vortoj==
[[Sten Johansson]] en sia eseo ''Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj'' [2005]<ref>''[[Interlingvo inter lingvoj,Lingvoj. Prilingvaj eseojEseoj]]'', Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 221-241
</ref> klarigas kiel li uzis [[Interreto|interretajn rimedojn]], ĉefeprecipe [[serĉilo]]jn kaj la disponeblon de la [[Tekstaro de Esperanto]] (versioj kaj de antaŭ kaj de post 1940) por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj:
* neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn
* nombro de [[retejo]]j anstataŭ veraj aperintaj vortoj
Linio 29:
* konfuzoj pri supersignitaj literoj
Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Ekzemple pri la nomitaj [[mal-vorto]]j, li konkludas ke inter "venkintaj" kazoj estus ''humida'' kontraŭ ''malseketa'', ''stulta'' kontraŭ ''malsaĝa'' kaj ĉefe ''malsprita'', ''kvereli'' kontraŭ ''malpaci'', ''strikta'' kontraŭ ''malvasta'', dum inter nesukcesintaj estus ''povra'' super kiu ankoraŭ hegemonias ''malriĉa'' aŭ eĉ ''kompatinda'', ''leĝera'' super kiu ankoraŭ hegemonias ''malpeza'', ''frida'' super kiu ankoraŭ hegemonias ''malvarma'', aŭ ''olda'' super kiu ankoraŭ hegemonias ''maljuna'' kaj ''malnova''. Pri la polemiko inter [[Landnomoj en Esperanto|landnomo]]j, la komparo inter diversaj epokoj konfirmas la venkon de [[landonomo]]j kun [[finaĵo]] ''-io'' super finaĵo ''-ujo'' (ĉiam en la interreta etoso kaj ne nepre en aliaj), la partikularan venkon de ''[[Barato]]'' super ''[[Hindio]]'', kaj la retenon de la finaĵo ''-ujo'' ĉe ''[[Esperantujo]]'' kaj ĉe antikvaj landoj kiaj ''[[Egiptujo]]'' antaŭ ''[[Egipto]]'' por la nuna ŝtato, aŭ ''[[Ĉinujo]]'' antaŭ ''[[Ĉinio]]''. Pri la litero '''[[ĥo|ĥ]]''' la komparoj faritaj en 2004 konstatas, ke ĝi pluhegemonias nur en kelkaj vortoj kiaj ''[[Ĥarkovo]], [[monaĥejo]], [[ĥimero]]'' aŭ ''[[jaĥto]]'' kontraŭ la respektivaj korespondoj kun litero '''[[ko|k]]''', dum tiuj klare venkas en ''[[kirurgo]], [[kameleono]], mekanika, [[kemio]], arkaika, [[anarkio]], [[tekniko]] ''kaj ĉefe'' [[arkitekturo]]'' kun 90&nbsp;%; same ankaŭ en la Tekstaro hegemoniis ''monaĥejo'' kaj ''ĥaoso'', dum ankaŭ ''tekniko''. Pri la elekto inter ''kiel'' kaj ''kiom'' por indiki gradon, oni konstatas ke ĉe "adjektivoj kaj adverboj mezureblaj oni pli ofte uzas ''tiom''. Ĉe la vortoj ''multe'' kaj ''malmulte'' oni eĉ preferas ''tiom''. Ĉe nemezureblaj ecoj kiel ''bela'', ''bona'' kaj ''feliĉa'' oni plej ofte preferas esprimi gradon per ''tiel''."<ref>Paĝo 235.</ref> El la falsaj korelativoj formitaj el radiko ''ali-'' oni konstatas ke nur estas iomete uzata ''alies'', kiu relative malkreskas. Oni konstatas malgrandan uzon de vorto ''gepatro'' en singularo, de finaĵo ''-ika'' anstataŭ -a ĉefeprecipe ĉe ''ekzotika ''aŭ'' erotika ''kaj nedisputeble ĉe'' mekanika'', de finaĵo ''-acio'' anstataŭ ''-o'' ĉefe en ''civilizacio'' aŭ ''konversacio'', sed ne en ''inaŭguro''. Oni konfirmas ankaŭ la finan venkon de modernaj vortoj kiaj ''[[komputilo]]'', ''[[aidoso]]'', ''[[retpoŝto]]'', ''[[poŝtelefono]]'', ''hamburgero'', ''fritoj'', ''kolao'' kaj ''[[ĝinzo]]''.
 
== Vidu ankaŭ ==