Fulvia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Fulvia''' (ĉ. 83 a.K. – 40 a.K.) estis aristokrata Romia virino kiu vivis dum la fino de la [[Romia Respubliko]]. Ŝi aliris al povo pere de edziniĝo al tri el la plej elstaraj viroj de sia generacio, nome Publio Klodjo Pulker, Gajo Skribonio Kurjo, kaj Marko Antonio. Ĉiu tri edzoj estis politike aktivaj ''populares'', [[tribunuso]]j, kaj subtenantoj de [[Julio Cezaro]]. Kvankam ŝi estas fama ĉefe pro sia rilato en la kariero de Antonio, multaj fakuloj kredas ke ŝi estis politike aktiva kun ĉiuj siaj edzoj.
 
[[File:Fulvia-Clodius.jpg|200px|thumb|maldekstre|Fulvia el la verko de Guillaume Rouillé nome ''Promptuarii Iconum Insigniorum''.]]
Fulvia estas rememorata en la historio de la fino de la Romia Respubliko pro sia politikaj ambicio kaj aktiveco. Ŝi estas plej fama pro siaj aktivaĵoj dum sia tria geedzeco kaj sia implikiĝo en la Perusia Milito de 41–40 a.K. Ŝi estis la unua Romia ne-mitologia virino kiu aperis en Romiaj [[monero]]j.