Vikipedio en Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forviŝis la tutan enhavon el la paĝo
Etikedoj: Vakigo blanking
Matiia (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de 188.213.49.204 (diskuto); restarigis al la lasta versio de RG72
Etikedo: Amasmalfaro
Linio 1:
{{Informkesto Vikipedio|eo}}
 
'''Vikipedio en Esperanto''' estis fondita la [[6-a de novembro|6-an de novembro]] [[2001]] kiel 11-a lingvoversio de la [[interreto|interreta]] [[enciklopedio]] [[Vikipedio]] kaj nuntempe enhavas [[Specialaĵo:Statistics|{{NUMBEROFARTICLES}}]] artikolojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la [[usona esperantisto]] [[Chuck Smith]]. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio ([[Ĉeĥa Vikipedio|ĉeĥa]], [[Slovaka Vikipedio|slovaka]], [[Oseta Vikipedio|oseta]], [[Svahila Vikipedio|svahila]]) kaj la enkonduko de subteno de la [[Esperanta alfabeto]] en januaro de [[2002]] malfermis la vojon por la [[alfabeto]]j de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo [[Unikodo]].<ref>[http://blogs.transparent.com/esperanto/unicoding-the-esperanto-wikipedia/ Unicoding the Esperanto Wikipedia (Part 3 of 4)]</ref>
 
En oktobro de 2012 ĝi ampleksis pli ol {{nombro|170000}} artikolojn kaj aktivis en ĝi 21 administrantoj. Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estis la 27-a plej granda lingvoversio de Vikipedio. Ekzistis pli ol 68.000 registritaj uzantoj, el kio pli ol 480 aktivaj. Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.<ref name="traffic">[http://stats.wikimedia.org/wikimedia/squids/SquidReportPageEditsPerLanguageBreakdown.htm Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language, citita la 11-an de oktobro 2012]</ref> Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en [[artefarita lingvo]].<ref>Antaŭe tia enciklopedio estis la [[volapuklingva Vikipedio]], kiu tamen plejparte konsistas nur el maŝine generitaj artikoloj enhavantaj statistikajn informojn de precipe geografia karaktero.</ref>
 
== Fondiĝo ==
En decembro [[2001]], [[Chuck Smith]] laboris kun [[Unumondo|Jerry Muelver]] kaj [[:uzanto:Stefano KALB|Stefano Kalb]] por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Unu jaron post fondiĝo ekzistis 51 vikipediistoj, dudek el ili "tre aktivaj" (pli ol cent redaktoj monate). Komune ili produktis 4.200 artikolojn.
 
== Redaktantoj kaj artikoloj ==
En januaro [[2008]], la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94.000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100.000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj. En aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200.000 artikoloj.
 
{{pluraj bildoj
| pozicio = maldekstra
 
| dosiero1 = Very active editors on Esperanto Wikipedia 2002-2015.svg
| priskribo1 = Evoluo de la nombro de tre aktivaj redaktantoj (pli ol 100 redaktoj monate) ekde la jaro 2002
| larĝeco1 = 300
 
| dosiero2 = Number of articles on Esperanto Wikipedia.png
| priskribo2 = Evoluo de la nombro de artikoloj ekde la jaro 2001
| larĝeco2 = 435
}}
{{clear|left}}
 
=== Deveno de la redaktantoj ===
Inter aprilo 2011 kaj marto 2012, el ĉiuj redaktoj en la Vikipedio en Esperanto, 17,1 % estis faritaj el [[Francio]], 13,2 % el [[Germanio]], 11,6 % el [[Rumanio]], 10,1 % el [[Hispanio]], po 8,5 % el [[Ĉeĥio]] kaj [[Svislando]], 5,4 % el [[Usono]], 4,7 % el [[Hungario]], 3,9 % el [[Pollando]], 3,1 % el [[Belgio]] kaj po 1,6 % el [[Nederlando]] kaj [[Kolombio]]. Tio igas ĝin la plej internacia el la observitaj lingvaj versioj de Vikipedio, konkurante nur kun la [[Arablingva Vikipedio]], en kiu tamen 42,8 % da redaktoj venis el nur du landoj.<ref name="traffic" />
{| align="right"
|-
| {{strikesto | titolo=Deveno de redaktaĵoj (10/2013) [http://stats.wikimedia.org/wikimedia/squids/SquidReportPageEditsPerLanguageBreakdown.htm Fonto]<ref name>[http://stats.wikimedia.org/wikimedia/squids/SquidReportPageEditsPerLanguageBreakdown.htm Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language]</ref>
| titola strio=#ddd
| larĝo=300px
| strioj=
{{Strikesto/procentoj|[[Germanio]]|Blue|20.0}}
{{Strikesto/procentoj|[[Francio]]|Purple|11.8}}
{{Strikesto/procentoj|[[Hispanio]]|Red|10.9}}
{{Strikesto/procentoj|[[Rumanio]]|Orange|10.0}}
{{Strikesto/procentoj|[[Svislando]]|Yellow|7.3}}
{{Strikesto/procentoj|[[Rusio]]|Green|6.4}}
{{Strikesto/procentoj|[[Belgio]]|Blue|5.5}}
{{Strikesto/procentoj|[[Hungario]]|Purple|5.5}}
{{Strikesto/procentoj|[[Pollando]]|Red|5.5}}
{{Strikesto/procentoj|[[Nederlando]]|Orange|3.6}}
{{Strikesto/procentoj|[[Ĉeĥio]]|Yellow|1.8}}
{{Strikesto/procentoj|[[Kanado]]|Green|1.8}}
{{Strikesto/procentoj|[[Italio]]|Blue|1.8}}
{{Strikesto/procentoj|[[Serbio]]|Purple|0.9}}
{{Strikesto/procentoj|[[Brazilo]]|Red|0.9}}
{{Strikesto/procentoj|[[Usono]]|Orange|0.9}}
{{Strikesto/procentoj|[[Malajzio]]|Yellow|0.9}}
{{Strikesto/procentoj|[[Islando]]|Green|0.9}}
{{Strikesto/procentoj|[[Aŭstralio]]|Blue|0.9}}
{{Strikesto/procentoj|[[Litovio]]|Purple|0.9}}
{{Strikesto/procentoj|[[Aŭstrio]]|Red|0.9}}
{{Strikesto/procentoj|[[Kolombio]]|Orange|0.9}}
}}
|}
 
== Graveco por la lingvo ==
La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: ''[[Enciklopedio de Esperanto]]'' (fakvortaro el 1934) kaj ''[[Esperanto en perspektivo]]'' (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ ''[[Scienca Revuo]]'', sed ne enciklopedio. Tial Vikipedio estas la unua vera enciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto.
 
Grava teksto-donaco konsistas el la ''Enciklopedio'' el 1934. Kelkaj libro-aŭtoroj permesis onin uzi aŭ preni tekstojn el konkreta libro, same la magazino ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''. Plejparte la tekstoj tamen estiĝas per tradukado el nacilingvaj vikipedioj kaj posta redaktado.
 
[[Esperanto-organizo]]j ne rekte kontribuas, sed subtenas la Vikipedion en Esperanto diversmaniere, ekzemple disponigas ĉambrojn dum renkontiĝoj por informado kaj trejnado. Dum la [[UK 2008|93-a]] [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Roterdamo]] ([[2008]]) okazis du vikipediaj kunvenoj kaj prelego dum la [[Esperantologia Konferenco]]. [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]], [[EEU]] kaj [[E@I]] subtenis Esperanto-informilon. Aparte E@I daŭre iniciatas vikipedian agadon en la [[interreto]] kaj lige al [[Esperanto-renkontiĝo]]j.
 
== Dekjariĝo ==
Por omaĝi la 10-jariĝon de la Vikipedio en Esperanto en [[2011]], [[Pavla Dvořáková]] (estrarano de [[Ĉeĥa Esperanto-Asocio]]) kunlabore kun [[E@I]] okazigis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro en [[Svitavy]] ([[Ĉeĥio]]) la unuan esperantistan [[Vikimanio]]n - unikan internacian renkontiĝon de [[esperantisto|esperantistaj]] vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio.
 
Solena prelega kaj muzika programo omaĝe al dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis vendrede la [[28-a de oktobro|28-an de oktobro]] [[2011]] en kultura salonego de la [[Domo de Ottendorfer]] en [[Svitavy]] ([[Ĉeĥio]]) kadre de la aranĝo [[Esperanta Vikimanio]]. Sekve la fondinto Chuck Smith faris [[tosto]]n en la [[Esperanto-Muzeo en Svitavy|Esperanto-muzeo]] troviĝanta en teretaĝo de la domo. La dekjariĝan solenaĵon partoprenis proksimume 66 personoj, inkluzive de [[Miroslav Malovec]], esperantisto kaj fondinto de la [[Ĉeĥa Vikipedio]], kaj [[David Šimek]], urbestro de Svitavy.
 
== Galerio ==
<gallery>
WM2007 Day3 Session1203 ChuckSmith-2.jpg|<center>Chuck Smith dum ''[[Vikimanio|Wikimania]]''-renkontiĝo en 2007
2008-07-25 uk vp pavla dvorakova.JPG|<center>Vikipedio dum [[UK 2008]]
2008-07-02 co informilo.JPG|<center>Informilo pri Vikipedio en Esperanto, 2008
Wikipedia-logo-v2-eo-200k.png|<center>Emblemo pri la atingo de pli ol 200 000 artikoloj en aŭgusto 2014
</gallery>
 
== Referencoj ==
<references />
 
== Literaturo ==
* [http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm#2015-intervjuo ''Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj''] (intervjuo kun Chuck Smith, interalie pri la komenco de Vikipedio en Esperanto)
* [http://www.liberafolio.org/2011/vikipedio-en-esperanto-baldau-dekjara Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara] (artikolo de Chuck Smith en [[Libera Folio]])
*{{eo}} {{ru}} [[Aleksandr Melnikov|Melnikov, Aleksandro S.]] 2006 : ''[[Tutmondiĝado - lingvoj de malgranda disvasteco - interlingvistiko : situacioj kaj problemoj]]'', Parto 2, 116 p., 37-45, ISBN 5-85216-056-3
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Esperanto kaj Libera Scio]]
* [[Vikipedio:Historio]]
* [[Vikipedio]]
* [[Vikipedio:Vikipedio en UK]]
* [[Vikipedio:Internacia Vikipedio|"Internacia Vikipedio", statistikaj informoj]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektoj|commonscat=Esperanto Wikipedia}}
* [http://eo.wikipedia.org Vikipedio en Esperanto]
* [http://www.vikipedio.net/ Vikipediaj projektoj de E@I]
* [https://www.facebook.com/Vikipedio/ Paĝo de Esperanta Vikipedio] en [[Fejsbuko]]
* [https://epo.wikitrans.net/ WikiTrans Esperanto - Esperanto-tradukon de la anglalingva Vikipedio]
 
{{Vikipedioj}}
 
[[Kategorio:Vikipedioj laŭ lingvoj|Esperanto]]
[[Kategorio:Esperantlingvaj retejoj]]
[[Kategorio:Retejoj aperintaj en 2001]]
[[Kategorio:Esperantaj enciklopedioj]]
 
[[pl:Edycje językowe Wikipedii#E]]