Partia Imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Partia Imperio''' (247 a.K. – 224 p.K.), konata ankaŭ kiel '''Arsacida Imperio''',<ref> El [[Antikva greka]] Ἀρσάκης Arsakēs, el [[Parta lingvo]] Aršak.</ref> estis grava [[Iranaj popoloj|Irania]] politika kaj kultura povo en teritorioj de nuntempa [[Irano]] kaj [[Irako]] ([[Mezopotamio]]).<ref> Waters 1974, p. 424.</ref> Ĝia lasta nomo deriviĝis el Arsaces la 1-a de [[Partio]]<ref> Brosius 2006, p. 84</ref> kiu, kiel estro de la Parnia tribo, fondis ĝin en la mezo de la 3a jarcento a.K. kiam li konkeris la regionon Partio<ref> "roughly western Khurasan" Bickerman 1983, p. 6.</ref> en la Irana nordoriento, poste satrapio (provinco) en ribelo kontraŭ la [[Seleŭkia Imperio]]. Mitridates la 1-a (ĉ. 171–138 a.K.) ege etendigis la imperion konkerinte [[Medio (regiono)|Medion]] kaj [[Mezopotamio]]n el la Seleŭkoj. Je tiu momento, la Partia Imperio etendiĝis el la nordaj areoj de [[Eŭfrato]], en kio estas nune centr-orienta [[Turkio]], el orienta [[Irano]]. La imperio, situa ĉe la komercvojo [[Silka Vojo]] inter la Romia Imperio en la [[Mediteranea regiono|Mediteranea Baseno]] kaj la [[Dinastio Han|Imperio Han]] de [[Ĉinio]], iĝis centro de komerco.
 
La Partoj ege adoptis la arton, arkitekturon, religiajn kredojn, kaj reĝajn simbolojn de kulture heterogenea imperio, kiu enhavis Persajn, Helenismajn, kaj regionajn kulturojn. Dum ĉirkaŭ la unua duono de sia ekzisto, la Arsacida kortego adoptis elementojn de [[Greka kulturo]], kvankam ĝi eventuale spertis gradan revivadon de Iranaj tradicioj. La Arsacidaj regantoj estis titolitaj la "[[Ŝahanŝaho|Reĝo de Reĝoj]]", kiel postulo esti heredantoj de la [[Akemenida Imperio]]; ja, ili akceptis multajn lokajn reĝojn kiel vasaloj kie la Akemenidoj estis nomumitaj, kvankam tre aŭtonomaj, [[satrapo]]j. La kortego nomumis malgrandajn nombrojn da satrapoj, eĉ tre for de Irano, sed tiuj satrapioj estis pli malgrandaj kaj malpli povaj ol la Akemenidaj potenculoj. Kun la etendo de la Arsacida povo, la sidejo de la centra registaro ŝanĝis el Nisa al [[Seleŭkio-Ktesifono|Ktesifono]] laŭlonge de la rivero [[Tigriso]] (sude de la nuntempa [[Bagdado]], [[Irako]]), kvankam ankaŭ kelkaj aliaj lokoj servis kiel ĉefurboj.
 
==Notoj==