Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

e
sen resumo de redaktoj
TEJO daŭre plifortigis kaj evoluigis sian laboron dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, plibonigante la servojn kaj projektojn jam ofertitajn. Granda paŝo en la evoluo de TEJO estas organizi seminariojn pri nuntempaj sociaj temoj por junuloj ĉe la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, kaj ankaŭ kreskigi sian kunlaboron kun eŭropaj junularaj instancoj.
 
En la [[1980-aj jaroj]] la estonteco de TEJO estis minacita kiam du estraranoj, [[Elisabeth Schwarzer]] kaj [[Martin Haase]] provoke proponis al la komitato planon kiu esence likvidus TEJO-n kaj donus al UEA respondecon pri gvidi ĝian laboron. Ĉi tiu propono tamen vekis la fortan kontraŭstaron de [[Jan Koszmaluk]] kaj [[Dietrich Michael Weidmann]], kiuj je la kulmino de la krizo fariĝis prezidanto respektive ĝenerala sekretario, kaj la propono estis klare malakceptita. La ĉefevento de la 1980-aj jaroj estis la centjariĝo de Esperanto en 1987, kiun TEJO celebris per i.a. la plej granda IJK iam organizata ĝis nun ([[IJK 1987|43-a IJK]] en [[Krakovo]], Pollando, [[1987]]).
 
La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo fariĝi pli profesia sur tutgloba nivelo. La ĉefaj publikaĵoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn ŝanĝojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO transprenis en [[1995]] la antaŭan GEJ-oficejon en la germana urbo [[Bonn]] (ĝis 1997) aldone al ĝia centra oficejo en [[Roterdamo]]; kaj la organizo pli engagiĝis pri junulara politiko kaj agado per la Eŭropa Junulara Forumo kaj [[Unuiĝintaj Nacioj]].
 
== Strukturo ==
[[Dosiero:Tejo-strukturo.png|eta|center|Diagramo : la strukturo de TEJO|600px]]
TEJO havas [[Estraro de TEJO|estraron]], komitaton kaj komisionojn. La estraro konsistas el [[Prezidantoj de TEJO|Prezidanto]], Ĝenerala Sekretario, Kasisto kaj eventuale 2 ĝis 6 aliaj estraranoj. La estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ĝi interalie plenumas la decidojn de la Komitato, prezentas al ĝi raporton, proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn, nomumas komisiitojn kaj redaktorojn de siaj eldonaĵoj, okupiĝas pri [[IJK]] kaj pri rilatoj kun aliaj organizoj. Por la periodo 2015-2017 en la estraro estas [[Michael Boris Mandirola]], [[Arina Osipova]], [[Cédric Marchal]], [[Ariadna García Gutiérrez]] kaj [[Juliana Evandro]].
 
La komitato konsistas el la estraranoj, komitatanoj A, B kaj C. Komitatanoj A reprezentas la [[Landaj sekcioj de TEJO|landajn]] kaj [[Fakaj Esperanto-asocioj|fakajn]] sekciojn de TEJO kaj estas elektitaj de ili. Komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn kaj estas elektitaj de ili. Komitatanoj C estas elektitaj de la komitatanoj A kaj B. La komitato estas la ĉefa decida instanco de TEJO. Ĝi interalie difinas la agadon de la estraro kaj de TEJO ĝenerale, elektas la estraron, aprobas buĝeton kaj ekzamenas financojn, kaj decidas pri akcepto de landaj kaj fakaj sekcioj. Nuntempe estas 43 komitatanoj, krom la estraranoj.
 
Komisionoj estas laborgrupoj kiuj okupiĝas pri la diversaj agadkampoj de TEJO. Ili estas starigitaj de la estraro. Ĉiu estrarano respondecas pri unu aŭ pluraj komisionoj, kaj ĉiu komisiono krome havas komisiiton. Ĉiu membro de TEJO rajtas aktiviĝi en komisiono, kaj la komitatanoj devas aktivi en almenaŭ unu komisiono. Nuntempe estas 12 komisionoj:
 
* Eksteraj Rilatoj
* Informado
* Landa Agado
* Kulturo
* Aktivula Trejnado
* [[Pasporta Servo]]
* Adoleska Agado
* Scienca kaj Faka Agado
* Homaj Rimedoj
* Moviĝebloj
* Edukado
* Elekta Komisiono
 
TEJO havas landajn kaj fakajn sekciojn. Fakaj sekcioj celas kunigi junajn Esperantistojn kiuj interesiĝas pri sama fako. Estas nuntempe 43 landaj sekcioj kaj 2 fakaj sekcioj, [[BEMI]] kaj [[EUROKKA]].
 
Krome, TEJO havas oficisto(j)n kaj [[Volontuloj de TEJO|volontulo(j)n]] kiuj laboras ĉe la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]].
 
== Elekta sistemo ==
La [[estraro de TEJO]] estas elektita de la komitato ĉiu jaroĉiujare, ĉe la komitata jarkunveno dum [[IJK]]. Samtempe la komitato starigas Elektan Komisionon kiu zorgas pri tio, trovi kaj proponi taŭgajn kandidatojn al la komitato por la sekvonta estraro. La komitatanoj estas elektitaj en ĉiu para jaro – komitatanoj A de landaj kaj fakaj sekcioj, komitatanoj B de individuaj membroj, kaj komitatanoj C de komitatanoj A kaj B. La estraro elektas komisiitojn kaj redaktorojn de eldonaĵoj.
 
La [[estraro de TEJO]] estas elektita de la komitato ĉiu jaro, ĉe la komitata jarkunveno dum [[IJK]]. Samtempe la komitato starigas Elektan Komisionon kiu zorgas pri tio, trovi kaj proponi taŭgajn kandidatojn al la komitato por la sekvonta estraro. La komitatanoj estas elektitaj en ĉiu para jaro – komitatanoj A de landaj kaj fakaj sekcioj, komitatanoj B de individuaj membroj, kaj komitatanoj C de komitatanoj A kaj B. La estraro elektas komisiitojn kaj redaktorojn de eldonaĵoj.
 
==Rilatoj kun aliaj organizoj==
 
===Esperantaj organizoj===
 
== Rilatoj kun aliaj organizoj ==
=== Esperantaj organizoj ===
Kiel junulara sekcio de [[UEA]], TEJO finance dependas de ĝi kaj konstante kunlaboras kun ĝi. Jura sendependo estas priparolata ekde la 100-a UK, somere 2015<ref>“Ni bezonas jure sendependan TEJO-n”, [[Michael Boris Mandirola]], en ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'', feb. 2016, p. 29</ref>, kaj fine en 2017 atingita. TEJO havas observanton ĉe UEA, kaj same UEA havas observanton ĉe TEJO. Observanto rajtas ĉeesti ĉiun estrarkunsidon de la alia organizo, kaj ricevas ĉiujn ĝiajn estrarajn labordokumentojn. TEJO ankaŭ havas reprezentanto(j)n ĉe la [[Komitato de UEA]].
 
TEJO ankaŭ kunlaboras kun [[ILEI]], [[E@I]], [[Muzaiko]], kaj ĝiaj fakaj sekcioj [[BEMI]] kaj [[EUROKKA]].
 
=== Ne-Esperantaj organizoj ===
 
TEJO rilatas kun pluraj organizoj, instancoj kaj organizaroj ekster Esperantujo, ekzemple:
 
* [[Unesko]]
* [[Forumo Junulara Eŭropa]]
* [[IKRJO]]
* [[UNITED por Interkultura Agado]]
 
== Agado ==
=== Organoj ===
[[La Juna Vivo]] estis historia nigre-blanke presita esperantlingva bulteno, kiu subtitoliĝis "monata organo por la junularo kaj komencantoj". Ĝi aperis almenaŭ de 1935 ĝis 1940 monate en Nederlando (en 1935 ekzemple en eldonkvanto de 7000 ekzempleroj), tiam estis interrompo pro la Dua Mondmilito atinginta ankaŭ Nederlandon, kaj de 1949 ĝis almenaŭ 1956 ĝi denove regule aperis, tiam kiel organo de TEJO.