Amaskomuniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 172:
 
{{Citaĵo|Ni provu konsciiĝi, kio amaskomunikiloj estas kaj kiel funkcias. Al anomima homamaso de akceptantoj ili portas mesaĝon pere de granda nombro da identaj kopioj en la formo de presitaj ekzempleroj, magnetaj kopioj, filmkopioj, flugfolioj, afiŝoj, ankaŭ pere de signaloj radioelsenda, televida, interreta. La rimedoj de amasa komunikado estas verdire monologaj, nur en unu direkto ili rapide disvastigas informojn, kaj disvatigas ankaŭ amaskulturon. Ili helpas eliminadi diferencojn inter urboj kaj vilaĝoj, inter klera elito kaj amaso. Aliflanke, ili (la plimulto de ili) estas konsiderataj ankaŭ rimedo de ĝenerala manipulado, kaŭzo de malseriozigo kaj vulgarigo de homaj pensoj kaj sentoj, la ĉefa vastiganto dekonsuma pensmaniero. Ili signife partoprenas la evoluon de t.n. amasa [[konsumismo|konsuma socio]], karakteriza por la [[tutmondiĝo|unuecigita mondo]].([[Jan Werner]])<ref>Jan Werner, Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado [2011] en ''[[Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj]]'', diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝo 127.</ref>}}
 
En [[ĵurnalista etiko]] kaj amaskomunikila [[etiko]], la termino "[[vido el nenie]]" priskribas specon de falsa neŭtraleco, per kiu ĵurnalistoj erarigas la publikon, kreante la impreson, ke kontraŭaj partioj de afero havas egalan ĝustecon kaj validecon, eĉ kiam la vero aŭ malvero de la asertoj de la partioj estas reciproke ekskluzivaj kaj kontroleblaj per diligenta esploristo. La amaskomunikila kritikisto kaj profesoro pri ĵurnalismo Jay Rosen estas rimarkinda uzanto de la termino kaj kritikanto de la praktiko, kaj Rosen mem pruntis la terminon el la libro el 1986 La vido el nenie de la filozofo Thomas Nagel.
 
== Esperanto-amaskomunikiloj ==