Sukcena Ĉambro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta '''La Sukcena Ĉambro''' ({{ru}} Янтарная комната) estas unika, nekomparebla ĉefverko kun muroj kovritaj de elementoj faritaj el...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:02, 27 maj. 2018

La Sukcena Ĉambro (ruse Янтарная комната) estas unika, nekomparebla ĉefverko kun muroj kovritaj de elementoj faritaj el aŭtentika ambro, kiun donacis la Prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a (Prusio) al Caro Rusa Petro la Granda en 1716.

Ĝi havis surfacon de 55 kvadrataj metroj kaj enhavis pli ol ses tunojn da sukceno.

En 1717 ĝi ornamis la personan apartamenton de la caro en la Somera Ĝardeno de Sankt-Peterburgo.

En 1743 la imperiestrino Elizaveta Petrovna ordonis "ripari" la kabineton. La ĉefa arkitekto Bartolomeo Francesco Rastrelli aldonis oran lignan tranĉadon, spegulojn kaj mozaikajn bildojn el agato kaj jaspero. En 1770 ĝi transformiĝis en la fama Sukcena Ĉambro de la Katerina Palaco en Carskoje Selo, kreskinte en grandeco kaj lukso.

En 1941 la germanaj konkerintoj okupis la areon de la palaco kaj ŝtelis multajn valoraĵojn inkluzive la Sukcenan Ĉambron. Ĝi estis demuntita dum du tagoj kaj translokigita al Kenigsbergo (nun Kaliningrado), ĉefurbo de Orienta Prusio. Dum du jaroj 1942 - 1944 ĝin oni remuntis en halo de tiea Reĝa kastelo, kiu estis malpli ampleksa ol halo de la palaco en Carskoje Selo. Tiel kelkaj partoj restis en kestoj.

La kastelo estis okupita de la Ruĝa Armeo la 9-an de aprilo 1945, sed la Sukcena Ĉambro tiam ne estis trovita. Ĝia posta sorto ankoraŭ restas mistero.

Identa rekonstruado de la Sukcena Ĉambro estis inaŭgurita en 2003 en Carskoje Selo en Palaco de Katerina post preskaŭ tridek jaroj de laboro.

Libroj

Eksteraj ligiloj