Paul Berthelot: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ĝisdatigis la paĝon al la Vikipedia standardo. |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 17:
|subskribo = Subskribo de Paul Berthelot.png
}}
'''Paul Marcel Berthelot''',
==Vivo==
Li naskiĝis en [[Auxerre]], [[Francio]] en [[1881]], filo de [[Paul Bert]], [[sciencisto]] franca kaj [[koloniestro]] de [[Franca Hindoĉinio]]. Li lernis [[Esperanto|Esperanton]] en [[1900]], kiam li studis en la liceo de [[Reims]].<ref>"Selon une source espérantiste, il est né à Auxerre." Neno Vasco,[http://raforum.info/spip.php?article3661&lang=fr "Berthelot, Pau; - Biographie"] en ''Les Temps nouveaux'', N° 54, 1912.</ref> Li poste ekstudis medicinon en [[Parizo]], sed baldaŭ forlasis Francion por eskapi la militservon kaj gajnis sian vivon kiel [[tipografio|tipografo]]. Fervora propagandisto, li fondis en 1904 la asocion [[Espero Kataluna]], kiu kunigis la [[katalunaj esperantistoj|katalunajn esperantistojn]] en ambaŭ flankoj de [[Pireneoj]] kaj redaktis ties bultenon. Dum lia tiama loĝado en [[Nord-Katalunio]] li fondis ankaŭ la gazeton ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]'' (la [[18-an de junio]] [[1905]]), kiun li transdonis en [[1907]] al [[René de Saussure|Saussure]] kaj [[Hector Hodler|Hodler]]. Li enpresis en ''Esperanto'' la unuan provon de vortaro Esperanto-Esperanto (kun Esperante redaktitaj [[difino]]j de la [[radiko]]j). Li ankaŭ estis iniciatinto de ''[[Internacia Socia Revuo]]''. Post trairi [[Svisio]]n kaj [[Hispanio]]n, li forvojaĝis al [[Sudameriko]], kie li daŭrigis sian propagandon. ▼
=== Eŭropo ===
▲
=== Sudameriko ===
Post restado en [[Montevideo]], li iris al [[Rio-de-Ĵanejro]] en [[1907]] por partopreni en [[Brazila Kongreso de Esperanto]], kiam li konatiĝis kun [[Neno Vasco|Nenon Vascon]], estro de la anarĥiisma ''Grupo Terra Livre'' ("Grupo Tero Libera"). Tie li iĝis instruisto pri la franca lingvo kaj Esperanto en la [[akademio Berlitz]], kaj poste estis direktoro de ĝia branĉo en [[Petropolis]], somerferiejo kaj diplomatia urbo. Tiun ĉi postenon li perdis pro kontraŭmilita propagando. Publikis artikolojn en [[ĵurnalo]] ''A Voz do Trabalhador'', eldonita de [[COB]] (''[[Confederação Operária Brasileira]]''), anarĥiisma konfederacio de laboristoj.
|