Union-kinejo (Erfurto): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:55, 28 maj. 2018

[[file:Unionkino Erfurt.jpg|thumb|La iama Union-kinejo en Erfurto]

La interno kineja ĵus post la finkonstruo

Kinejo Union (germano: Unionkino) estis filmteatro en la erfurta urbokvartalo Ilversgehofen (Germanio), en Magdeburga Avenuo nr 144-146. Ĝi ekzistis inter 1928 kaj 1998.

Historio

Konstruinto de Kinejo Union estis Karl Liebrich, kiu en Erfurto posedis jam Alhambra-kinejon (1922) kun 1200 sidlokoj, Kammer-kinejon kun 384 sidlokoj[1] kaj Anger 57-kinejon kun 1000 sidlokoj.[2][3]. Kune kun Gustav Schneider li gvidis pluse tri filmteatrojn en Vajmaro: Zentral-Palast, Hummel-strato 4, kun 1100 sidlokoj[4], Scherffs Lichtspiele, Markt-strato 20, kun 650 sidlokoj[5] kaj Kammerlichtspiele, Marien-strato 1, kun 400 sidlokoj[6].

Tamen Liebrich kaj Schneider ekiris novajn vojojn ĉe la kreado de Union-kinejo. Ĉar unue ĝia situo estu for de la centro en kvartalo kiu tiutempe estis tre industria kaj enloĝita de laboristoj. Krome la planado faritis fare de kinejkonstruspecialisto Carl Fugmann en radike moderna stilo laŭ impona ekspresionismo trovante modelojn kaj en Nederlando kaj ĉe Bauhaus. Tipis por li malsimetriaj faroj el kiuj rezultis konstruaĵeroj inter si transirantaj, kun kornicoj, kun lumreklamo, kun ebenaj tegmentoj kaj horizontalaj fenestraj rubandoj. Post la komenco de la konstrulaboroj en aprilo 1929 oni nur poste akiris la permeson je konstruo en la 12.5.1929. Inaŭguro eblis jam en la 7.9.1929. La domo povis gastigi pli ol 900 spektantojn.[7]

En la lingvo de ĉiutaga vivo la filmteatrejo nomitis Unne. Post la estiĝo de GDR ĝi nomitis Theater der Jugend - Teatro de la junuloj. Post la Turniĝo ĝi venditis kune kun aliaj 15 turingiaj kinejoj fare de Treuhandanstalt al la Ufa-kinejĉeno. En marto 1998 la komplekso bedaŭrinde malkonstruitis.[8] Oni anstataŭe planis starigi loĝejojn de Gemeinnütziges Siedlungswerk el Frankfurto ĉe Mejno.

Literaturo

Notoj

  1. http://filmtheater.square7.ch/wiki/index.php?title=Erfurt_Kammer-Lichtspiele
  2. Der Kinematograph Nr. 989: Herr Karl Lieberich, Besitzer und Direktor der Alhambra Erfurt (1200 Sitzplätze) hat nun auch die Angerlichtspiele Erfurt (1000 Sitzplätze) erworben. 31.1.1926
  3. http://filmtheater.square7.ch/wiki/index.php?title=Erfurt_Anger_Filmpalast
  4. http://filmtheater.square7.ch/wiki/index.php?title=Weimar_Theater_des_Friedens,_Zentral-Palast
  5. http://filmtheater.square7.ch/wiki/index.php?title=Weimar_Stern-Lichtspiele,_Scherffs_Lichtspielhaus,_Deutsche_Lichtspiele
  6. http://filmtheater.square7.ch/wiki/index.php?title=Weimar_Kammerlichtspiele,_Reform-Lichtspiele
  7. http://filmtheater.square7.ch/wiki/index.php?title=Erfurt_Union-Kino
  8. Kai-Uwe Schellenberg, StA. Erfurt, laŭ Wetzel 2016
50.99835711.026936