Union-kinejo (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
Tamen Liebrich kaj Schneider ekiris novajn vojojn ĉe la kreado de Union-kinejo. Ĉar unue ĝia situo estu for de la centro en kvartalo kiu tiutempe estis tre industria kaj enloĝita de laboristoj. Krome la planado faritis fare de kinejkonstruspecialisto [[Carl Fugmann]] en radike moderna stilo laŭ impona ekspresionismo trovante modelojn kaj en [[Nederlando]] kaj ĉe [[Bauhaus]]. Tipis por li malsimetriaj faroj el kiuj rezultis konstruaĵeroj inter si transirantaj, kun kornicoj, kun lumreklamo, kun ebenaj tegmentoj kaj horizontalaj fenestraj rubandoj. Post la komenco de la konstrulaboroj en aprilo 1929 oni nur poste akiris la permeson je konstruo en la 12.5.1929. Inaŭguro eblis jam en la 7.9.1929. La domo povis gastigi pli ol 900 spektantojn.<ref>http://filmtheater.square7.ch/wiki/index.php?title=Erfurt_Union-Kino</ref>
 
En la lingvo de ĉiutaga vivo la filmteatrejo nomitis ''Unne''. Post la estiĝo de [[GDR]] ĝi nomitis ''Theater der Jugend - Teatro de la junuloj''. Post la [[Turniĝo]] ĝi venditis kune kun aliaj 15 [[turingio|turingiaj]] kinejoj fare de [[Treuhandanstalt]] al la Ufa-kinejĉeno. En marto 1998 la komplekso bedaŭrinde malkonstruitis.<ref>Kai-Uwe Schellenberg, StA. Erfurt, laŭ Wetzel 2016</ref> Oni anstataŭe planis starigi loĝejojn de ''Gemeinnütziges Siedlungswerk'' el [[Frankfurto ĉe MejnoMajno]].
 
== Literaturo==