Placidus Muth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Bundesarchiv Bild 183-25163-0002, Erfurt, Schwimmbad des VEB Optima.jpg|thumb|Eksa naĝejo malfermita en 1954 en la Placidus-Muth-strato en Erfurto]] '''Placidus MUTH''' (vere: ''Johann Kaspar Muth''; naskiĝinta la {{daton|30|12|1753}} en [[Poppenhausen (Malsupra Frankonio)|Poppenhausen]], mortinta la {{daton|20|3|1821}} en [[Erfurto]]) estis [[germanio|germana]] teologo, rektoro de la [[Universitato de Erfurto]] kaj lasta abato de la [[Preĝejo Sankta Petro (Erfurto)|Benediktana monaĥejo erfurta]]. Post sekulariĝo li iĝis reĝa konsilisto pri ekleziaĵoj kaj lernejaĵoj.
==Vivo==
Estante filo de malriĉa masonisto li lernantis en [[Volkach]], [[Würzburg]] kaj Erfurto, kien la familio transkloĝiis. Post du jaroj da studo de jurscienco Muth frokuliĝis kaj faris [[Religia voto|religian voton]] pri benediktaneco en la 20.10.1778. En la 6.4.1783 li ordinitis pastro kaj iĝis docento enmonaĥeja en 1785. En 1788 li doktoriĝis pri teologio kaj fariĝis samjare profesoro universitata. La temo de lia tezo estis pri la legendo de la bigamiisto [[Grafo de Gleichen (legendo)|Ernesto de Gleichen]] (latina titolo: ''Dissertatio historico-critica in bigamiam Comitis de Gleichen''). Normalis ke ĉeuniversitate docentis kaj ordenanoj de la benediktana Petersberg-monaĥejo kaj de la komunumo [[Preĝejo Sanktaj Nikolao kaj Jakobo (Erfurto)|Sanktaj Nikolao kaj Jakobo]].