Germaniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
| dato de naskiĝo = [[-15]]
| dato de morto = [[19]]}}
'''Germaniko''' (aŭ en [[latina]] ''Germanicus'' kaj pli komplete ''Germanicus Julius Caesar'', ankaŭ ''Nero Claudius Germanicus''; 24a de Majo 15 a.K. – 10a de Oktobro 19 p.K.) estis membro de la [[Juli-Klaŭdia dinastio]] kaj elstara generalo de la [[Romia Imperio]], kiu estis konata pro sia kampanjo en [[Ĝermanio]]. Li estis filo de [[Nero Claudius Drusus]] kaj de [[Antonia Minor]]; tiele Germaniko naskiĝis en influa branĉo de la [[Patricio|patricia]] ''[[gens Claudia]]''. La kromnomo ''Germanicus'' estis aldonita al lia kompleta nomo en la jaro 9 a.K. kiam ĝi estis postmorte havigita al lia patro honore al liaj venkoj en Ĝermanio. En la jaro 4 p.K., li estis adoptita de sia patroflanka onklo, [[Tiberio]], kiu sukcedis al [[Aŭgusto Cezaro]] kiel [[Romia imperiestro]] unu jardekon poste. Kiel rezulto, Germaniko iĝis oficiala membro de la ''[[Julia (gens)|gens Julia]]'', alia elstara familio kiu estis rilata al la flanko de lia patrino. Lia konekto al la ''Julii'' estis poste plifirmigita pere de geedzeco inter li mem kaj [[Vipsania Agrippina]], nepino de Aŭgusto. Li estis ankaŭ nevo de Tiberio, la patro de [[Kaligulo]], kaj la patrinflanka avo de [[Nerono]].