Aŭgusto Cezaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
==== Unua konflikto kun Antonio ====
[[File:Bust of augustus.jpg|thumb|upright|Busto de Aŭgusto en la [[Kapitolaj Muzeoj]], Romo.]]
Decimo Bruto malakceptis redoni la Transalpan [[Gaŭlio]]n, kaj tiele Antonio sieĝis lin ĉe [[Mutina]].<ref name="rowell, 24">Rowell (1962), 24.</ref> Antonio malakceptis la decidojn aprobitaj de la Senato por haltigi la violenton, ĉar la Senato ne havis propran armeon por defii lin. Tio havigis oportunon por Oktaviano, kiu jam havis armitajn fortojn.<ref name="eck 12" > Eck (2003), 12.</ref> Ankaŭ [[Cicero]] defendis Oktavianon kontraŭ la ĉikanoj de Antonio pri la manko de Oktaviano de nobela stirpo kaj la imitado de la nomo de Julio Cezaro, asertante ke "ni ne havas pli brilan ekzemplon de tradicia pieco inter nia junularo."<ref name="chisholm 29">Chisholm (1981), 29.</ref>
 
Je urĝado fare de Cicero, la Senato nomumis Oktavianon kiel senatano la 1an de Januaro 43 a.K., kaj li ankaŭ ricevis la povon por voĉdoni kun la iamaj konsuloj.<ref name="eck 12" /><ref name="rowell 23" /> Aldone, Oktaviano estis nomumita ''propraetor imperium'' (komandanta povo) kio rajtigis la komandon de trupoj, sendante lin liberigi la sieĝon kun Aŭlo Hirtio kaj Gajo Vibio Pansa Cetroniano (konsuloj el 43 a.K.).<ref name="eck 12" /><ref>Syme (1939), 167.</ref> En Aprilo 43 a.K., la fortoj de Antonio estis venkitaj en la bataloj de Forum Gallorum kaj [[Mutina]], devigante Antonion retiriĝi al la ''[[Gallia Narbonensis]]''. Ambaŭ konsuloj estis mortigitaj, tamen, lasante Oktavianon kiel nura komandanto de siaj armeoj.<ref>Syme (1939), 173–174</ref><ref>Scullard (1982), 157.</ref>