Yanny aŭ Laurel: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
'''Yanny aŭ Laurel''' estas aŭda fenomeno, kiu diskoniĝis en [[majo 2018]]. Temas pri unusekunda sonregistraĵo nebonkvalita el angla retvortaro por la vorto ''laurel'' (laŭro), kiun iom pli ol duono de la aŭdantoj perceptis kiel ''laurel'' [ˈlɔːrəl], kaj iom malpli ol duono kiel la sensignifan vorton ''yanny'' [ˈjæni], do tute malsame. La miriga efekto dum kelkaj tagoj kaŭzis certan sensacion en la interreto kaj aliajpluaj medioj. Laŭ fakuloj ĝi rezultas el tio, ke kelkaj personoj emas percepti pli altajn sonerojn = ''yanny'', kelkaj pli malaltajn = ''laurel''.
 
La (hazarda) malkovro de la fenomeno atribuiĝas al Katie Hetzel, 15-jara lernantino de [[Flowery Branch High School]], proksime de [[Atlanto]], [[Georgio]], [[Usono]]. Ŝi publikigis la unuan priskribon, en [[Instagram]], la {{daton|11|majo}} 2018.