Radegundo de Turingio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
Tiam la reĝo ekpentis pri la iama permeso je monakineco edzina kaj intencis repreni ŝin hejmen. Laŭ peto ŝia la sankta episkopo Germano de [[Parizo]] peradis sukcese. La monakejo ricevis eklezian aprobon en la jaro 567-a ĉe la Koncilio de Tours. Radegundo ankaŭ engaĝiĝis politike por forigi malpacon inter nobeloj kaj reĝoj. Ŝia vivo estis la tutan tempon tre asketisma kaj ŝi ŝatis kolekti [[relikvo]]jn. De imperiestro Justino la 2-a de [[Bizanco]] ŝi ricevis tre belan evangelian libron, relikvojn diversajn, kaj parton de la kruco de [[Jesuo Kristo]]. Tiam la unuan fojon oni kantis la belegan himnon latinan ''Vexilla regis prodeunt'' verkitan de Sankta Fortunato. Sekve la monekejo alinomitis je ''Monakejo Sankta Kruco''. La monakinoj sekvis la regulon de Sankta Cezario de Arles. Ankoraŭ dum ŝia vivo petantoj ricevis spiritan helpon pere de ŝi.
 
Sankta Gregoro[[Gregorio de Tours]] mem enterigis ŝin kaj skribe laŭdis ŝin. Baldaŭ sur ŝia tombo stariĝis preĝejo. La translokigo de ŝiaj ostoj okazis en la 11-a de februaro. Sankta Fortunato, pia poeto, nomis ŝin patrino pro ŝia venerado fare de la fideluloj. Ne malpli ol 15 francaj vilaĝoj nomitis por li. En 1592 la [[hugenotoj]] rabis ŝiajn relikvojn kaj forĵetis ilin.
 
Ŝi estas la patronino de Poitiers kaj repezentatas surbilde kun terenmetitaj reĝaj insignoj antaŭ Kruco-parto. En la preĝejo en Missy-St. Radegonde videblas ĉe flanka pordo ok scenoj el ŝia vivo. En [[Mühlberg (Turingio)]] ekzistas Radegundo-kapelo en la preĝejo protestantisma. De la originala Radegundo-kapelo surmonte apud la [[Kasteloj Tri Gleichen|Mühlburg-kastelo]] restis nur spuroj.
 
==Literaturo==
* Franca Ela Consolino: ''Due agiografi per una regina. Radegonda di Turingia fra Fortunato e Baudovinia.'' In: ''Studi Storici.'' Band 29, 1988, S. 143–159.