Béla Kontuly: Malsamoj inter versioj
pentristo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 05:10, 2 jun. 2018
Béla Kontuly [kontuj?, kontuli?], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kontuly Béla estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, poŝtmarkoplanisto. Lia nobela antaŭnomo estis nemessányi [nemeŝAnji].
Béla Kontuly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1904 en Miskolc |
Morto | 14-an de aprilo 1983 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • desegnisto |
Béla Kontuly [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1904 en Miskolc, li mortis la 14-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Kontuly abiturientis jam en la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio en la premonstrata gimnazio de Košice en 1920, poste li studis kun stipendio en belarta altlernejo de Prago (1920), fine en Reĝa Modela Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1922-1927). Liaj plej gravaj instruistoj estis István Réti kaj Andor Dudits. Inter 1928 kaj 1930 li plulernis en Romo helpe de stipendio. Hejmenveninta li ofte pentris freskojn, precipe ekleziajn. Inter 1939 kaj 1947 li instruis en la Belarta Altlernejo. Depost la 2-a mondmilito li ricevis ankaŭ restaŭrajn taskojn, sed li pentradis ankaŭ portretojn, pejzaĝojn kaj aĵpentraĵojn. Li ricevis 7 premiojn inter 1928-1941. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj
El kolektivaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
Elektitaj disĉiploj
Memorigiloj
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio