Bikino: Malsamoj inter versioj

15 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
e
* ''Senŝelka bikino'' malhavas ŝultroŝelketojn.
* ''Bikineto'', ''Mikrokino'' aŭ ''ŝnurbikino'' konsistas el etaj ŝnuroj kaj ŝtof-trianguloj. La du trianguloj de la [[mamzono]] estas subtenataj de ŝultroŝnuroj noditaj ĉe la [[nuko]], kaj de zoneca ŝnuroparo nodita malantaŭ la [[dorso]]. La kalsono estas ia [[tangao]].
* ''Ĉemizbikino'' (aŭ ''tankino'') havas [[Atleta ĉemizo|atletan ĉemizon]] aŭ [[kamizolo]]n anstataŭ la [[mamzono]]n. (La vorto ''tankino'' estas internacia: kunmetaĵo de la angla ''tank-top'' (atleta ĉemizo) kun ''bikino''. Interese, ''tank-top'' mem signifas "[[ĉemizo]] simila al la supra parto de [[bankombineo]]", ĉar la angla vorto ''tank'' iam signifis "naĝbaseno".)
* ''Ŝortbikino'' havas kvadratecan kalsonon similan al strikta [[ŝorto]].
* ''Duonbikino'' (aŭ ''[[monokino]]'') estas unupeca bikino: la [[mamzono]] tute mankas. (La vorto ''monokino'' estas internacia. Ĝi traktas la parton ''bi-'' de ''bikino'' kvazaŭ prefikson kun la senco "du". ''Mono-'' ja estas prefikso kun la signifo "unu".)
45 091

redaktoj