Nadeĵda Allilujeva: Malsamoj inter versioj

dua edzino de Josif Stalin
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' eta '''Nadeĵda Sergejevna Allilujeva''' ({{ru}} Наде́жда Серге́евна Аллилу́ева) naskiĝ...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:43, 3 jun. 2018

Nadeĵda Sergejevna Allilujeva (ruse Наде́жда Серге́евна Аллилу́ева) naskiĝis la 22-an de septembro 1901 en Bakuo, Bakua gubernio, Rusia Imperio mortis (pafmortigis sin) la 9-an de novembro 1932 en Moskvo, USSR. Ŝi estis la dua edzino de Josif Stalin, kiu estis ekde 1922 Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj reala gvidinto de la lando.

Dosiero:Nadezhda Sergeyevna Alliluyeva (1901–1932).jpg

Ŝia patro Sergej Jakovleviĉ Allilujev (1866—1945) estis duone ruso - cigano. Li naskiĝis en la vilaĝo de Ramonje, Voroneĵa provinco kaj estis laboristo. Li aktivis en la revolucia movado. Post translokiĝo en 1907 al Sankt-Peterburgo lia apartamento en la domo en la 10-a Roĵdestveskaja strato estis konstante uzita de la bolŝevikoj por sekretaj renkontiĝoj. En la sama apartamento en julio de 1917 Vladimir Lenin kaŝe loĝis dum kelka tempo.

Dosiero:Iosif & Nadezhda.jpg
Josif kaj Nadeĵda

Li edziĝis en 1893 en Tifliso al Olga Evgenjevna Fedorenko (1877-1951). La gepatroj havis kvar gefilojn Paŭlo (1894-1938), Fjodor (1898-1955), Anna (1896-1964) kaj Nadeĵda (1901-1932).

En 1917 Stalin revenis al Petrogrado el la siberia ekzilo kaj havis nenian loĝejon. Tiam lin gastigis Sergej Allilujev kaj samtempe aperis amo inter Josif kaj dek sesaraĝa Nadia.

Ilia geedziĝo estis registrita la 24-an de marto 1919. La infanoj estis Vasilij Stalin (1921-1962) kaj Svetlana Allilujeva (1926-2011). Ŝi ne volis preni la nomon de sia edzo, kaj restis Alilujeva ĝis la fino de sia vivo.

tombo

Kiel tajpistino ŝi laboris en la oficejo de Lenin, kiu tiam estis estro de la registaro, kaj en kelkaj eldonejoj. Ekde 1929 ŝi studis en la Industria Akademio ĉe la Fakultato pri Tekstila Industrio. Nikita Ĥruŝĉov (poste li iĝis gvidanto de la Komunista partio kaj Sovetunio} ankaŭ tiam studis en la Akademio. Nadeĵda prezentis lin al sia edzo.

La 7-an de novembro 1932 en Sovetunio oni celebris la 15-an datrevenon de la Oktobra Revolucio. Nadeĵda kune kun siaj geamikoj marŝis tra la Ruĝa placo kaj salutis la aŭtoritatulojn (inkluzive Josif Stalin) starintajn sur tribuno de la tuj reskonstruita Maŭzoleo de Lenin.

Samtage vespere en apartatamento de Kliment Voroŝilov (kunbatalanto kaj amiko de Stalin) okazis vespermanĝo kun konsumado de variaj alkoholaĵoj. Nadeĵda ilin entute neniam drinkis, sed Stalin taŭze insistis, ke ŝi drinku. Ofendita Nadeĵda forlasis la ĉambron kaj kune kun sia amikino Polina Ĵemĉuĵina (edzino de Vjaĉeslav Molotov) longtempe promenis tra Aleksandra ĝardeno apud muroj de Moskva Kremlo.

En la nokto de la 8-a al la 9-a de novembro 1932 Nadia pafis sin en la koro per la malgranda pistolo Walter ŝlosinte en sia ĉambro. Laŭ opinioj de iuj spertuloj kialo de la tragedio estis paroksismo de terura kapdoloro, ĉar ŝi multjare suferis pro iliaj severaj influoj, kiujn provokis la ostoj de ŝia kranio.


Funebra adiaŭo okazis en la dua etaĝo de GUM la 11-an de novembro. Samtage ŝi estis enteregita en la Novodeviĉe-tombejo.