Pío Baroja: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
== Vivo ==
 
Pío Baroja [baROĥa] apartenis al tre konataj familioj de urbo Donostio (San Sebastián), unuflanke pro sia patra familio (Serafín Baroja Zornoza), kaj aliflanke pro sia patrina (Carmen Nessi y Goñi), ambaŭ rilataj al ĵurnalismo kaj presado. Lia patra praavo, Rafael, estis en [[Oiartzun]] presisto de la ĵurnalo La Papeleta de Oyarzun kaj de aliaj tekstoj dum la milito kontraŭ [[Napoleono]]. Lia samnoma avo, Pío Baroja, eldonis en Donostio la ĵurnalon El Liberal Guipuzcoano (1820-1823) dum la Liberala Jartrio kaj presis la Historia de la Revolución Francesa, de [[Thiers]], en dekdu volumoj, laŭ traduko de Sebastián de Miñano y Bedoya. La filoj de Rafael Baroja, Ignacio Ramón kaj Pío, daŭrigis la negocon pri presado kaj la filo de Pío, Ricardo, onklo de la romanisto, iĝis eldonisto kaj ĉiofaranto de la [[donostia]] ĵurnalo ''El Urumea''. En la patrina prafamilio estis itala branĉo, nome Nessi.
 
Pío estis la plej juna el tri fratoj: Darío, kiu mortis juna en 1894; [[Ricardo]], kiu estis verkisto kaj grava pentristo kaj Pío, kiu forlasis la profesion de kuracisto kaj fariĝis romanisto. Multe poste naskiĝis Carmen, kiu poste estis kunulo de Pío kaj edzino de ties estonta eldonisto, [[Rafael Caro Raggio]], ŝi ankaŭ verkis fojfoje. La patro de la fratoj Baroja, Serafín, estis aktiva homo, liberala ĵurnalisto kaj mininĝeniero, kio devigis la familion al oftaj translokiĝoj. Pro tio Pío estis senradikulo en diversaj hispanaj regionoj. Krome tiu ofta translokiĝo alkutimigis lin al vojaĝemo. Kiam li estis sepjara li translokiĝis kun sia familio al [[Madrido]], sed poste ili revenis al Irunjo ([[Pamplono]]) kaj poste denove al Madrido. Baroja estis jam leginta la porjunulajn klasikulojn, nome [[Jules Verne]], Mayne Reid kaj [[Daniel Defoe]]. Li povis eviti militservon, kion li tre malŝatis. En 1891 finstudis medicinon en [[Valencio]] kaj doktoriĝis en 1894 en Madrido per tezo pri doloro.
Linio 31:
'''La lucha por la vida''' (La lukto por vivo) kunigis ''La busca'' (La serĉado, 1904), ''Mala hierba'' (Malbona herbo, 1904) kaj ''Aurora Roja'' (Ruĝa mateniĝo, 1905). En tiu ĉi trilogio videblas unuflanke la socia sento de la aŭtoro, ĉar ĝia agado okazas en malriĉega kvartalo madrida, sed ankaŭ lia akra kaj ĉiudirekta kritikemo, ĉar post plendi pri la situacio de malriĉuloj, kiam aperas la ununura politika solvo kiel anarkiismo (tria romano), ankaŭ tian solvon kritikas la aŭtoro ĉar la anarkiistoj aperas kiel diskutemuloj kaj nefruktodona movado.
 
[[Dosiero:Arbosciado.jpg|eta|maldekstra|Kovrilo de ''La arboArbo de la sciadoSciado'' en ĝia esperanta versio]]
'''La raza''' (La raso) estas konfuza trilogio almenaŭ se konsideri ĝian nomon. Temas plie pri ideologiaj romanoj aŭ romanoj, kie aperas ideologiaj roluloj. Tio okazas pri la ĉefrolulo de ''[[El árbol de la ciencia]]'' ('''Esperantigita''' kiel '''''La arbo de la sciado''''', 1911) kaj en la aliaj du ''La dama errante'' (La vaganta damo, 1908) kaj ''La ciudad de la niebla'' (La nebula urbo, 1909), tio estas Londono, oni parolas pri la liberaluloj, kiuj devis ekziliĝi eksterlanden.
 
Linio 74:
 
== Tradukoj al Esperanto ==
* '''[[La arboArbo de la sciadoSciado]]''' (''El arbolArbol de la cienciaCiencia''). Tradukis esperanten [[Fernando de Diego]], tradukisto inter aliaj verkoj de Don Kiĥoto kaj la eldonisto estis [[Juan Régulo Pérez]], ankaŭ aŭtoro de enkonduka eseo. Ĝi publikiĝis en La Laguna en 1973, en kolekto Stafeto.
* '''Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj''' plus aliaj noveloj. Tradukis [[Joxemari Sarasua]]. Kuneldonis [[Eŭska Esperanto-Asocio]] kaj [[Fundación Esperanto]] en 2004, kiel 8-a volumo de la kolekto ''Hispana literaturo''.
 
Linio 100:
=== En Esperanto ===
* [http://www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/Suzana.htm ''Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj]
* ''[http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3391 ''La arboArbo de la sciado]Sciado'']
 
{{elstara}}