5-a de junio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Jerzy Łanowski
→‎Eventoj: pripafado en Kazaĥio
Linio 28:
* [[1929]]: [[Ramsay MacDonald]] la duan fojon iĝis ĉefministro de Britio
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en Ciężkowice 20 [[poloj]]n, revenĝe pro pafmortigita [[germanoj|germana]] ĝendarmo unu tagon pli frue; [[gestapo]] pafmortigis 10 personojn en [[Nowy Wiśnicz]]; en [[Krakovo]] estis arestita gvidanto de [[konspiro|konspira]] Kamparana Liberec-Organizaĵo "Racławice" Romuald Tyczyński - pereinta en bombita, en majo 1945, de [[Aliancanoj]] ŝipo
** En [[Hungario]] troviĝas 1773 polaj [[oficiro]]j kaj 11 108 suboficiroj kaj 8 mil civilaj [[rifuĝinto]]j el Pollando
** [[1941]]: Germana polico pafmortigis en [[Zgierz]] 22 polojn; en germana [[bieno]] en Biernatki [[striko|strikis]] 19 junajn laboristojn
** Rezulte de [[incendio]] '''post japana aeratako de la ĉina urbo [[Ĉongĉingo]] sufokiĝis en [[tunelo]] ĉ. 4 mil personoj''', kiuj kaŝis sin dum [[bombo|bombado]]; [[Nov-Jorko]]: aperas revuo "Poland Fights" kun interalie artikoloj: ''The Underground Struggle'' kaj ''Trade-Unionism in Soviet Occupied Poland'' - anglalingva versio aperis ĝis 1946, la pollingva de septembro 1941 ĝis decembro 1944; [[Jerusalemo]]: dum pola-ĉeĥa vespero en la pola kulturejo fondiĝis Pola-Ĉeĥoslovaka Komitato en [[Proksima Oriento]]
** [[1942]]: [[Gestapo]] arestis en [[Vroclavo]] ĉ. 400 personojn el konspira organizo "Olimp", al kiu membris polaj kaj ĉeĥaj trudlaboristoj kaj reprezentantoj de pola antaŭmilita minoritato en Germanio; Arthur Greiser sciigis prokurorojn de [[Varta]]-Lando, ke poloj kun trovitaj ĉe ili [[armilo]]j estos senescepte kondamnataj al [[mortpuno]]; [[Wehrmacht]] sciigis pri monpremioj por poloj, kiuj kontribuos al kapto de fuĝintaj sovetaj [[militkaptito]]j; '''polaj [[partizano]]j atakis judan [[koncentrejo]]n en Romaszki''' (proksime al [[Biała Podlaska]]) liberigante 180 personojn (post kelkaj tagoj polico arestis 100)
** Post perdo de 4 [[aviadila ŝipo|aviadilaj ŝipoj]] kaj [[krozoŝipo]] '''japana armeo komencis retiriĝi de [[Midvejinsuloj]]''' (usona venko iĝis turnopunkto en la batalo de [[Pacifiko]]); [[Usono]] deklaris militon al [[Bulgario]], [[Hungario]] kaj [[Rumanio]]
** [[1943]]: Gestapo [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Pasieki 48 pasaĝerojn de la trajno [[Varsovio]] - [[Ostrołęka]], revenĝe pro mortigo de distriktestro; pola armita taĉmento deal la centro de pola memdefendo en Przeobraż evakuis protekte [[Volinia masakro|antaŭ atakoj de ukrainoj]] ĉ. 18 mil polojn de diversaj vilaĝoj; likvidante [[geto]]n en Trembowla (nun en [[Ternopila provinco]]) germanaj-[[ukrainoj|ukrainaj]] taĉmentoj pafmortigis 350 lastajn [[judoj]]n; en [[Varsovio|Varsovia]] preĝejo [[gestapo]] arestis kelkdekon de soldatoj de la Organizo de Specialaj Batal-Agoj de [[Pola Enlanda Armeo]], kolektitaj dum [[nupto]] de sia kolego
** [[1944]]: Komandanto de [[Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando]] ordonis al taĉmentoj enkorpiĝi al [[Pola Enlanda Armeo]]; taĉmento de Pola Enlanda Armeo, komandata de '''[[Antoni Heda]], liberigis de germana malliberejo en [[Końskie]] 61 polojn'''; en germana [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] mortis Bronisław Czech, 3-foja olimpika medalisto pri skiado (rifuzis instrui germanan junularon)
* [[1947]]: En [[Harvarda Universitato]] oni anoncis [[Plano Marshall|Planon Marshall]] por la postmilita [[Eŭropo]] atribuante 17 miliardojn da [[usona dolaro|usonaj dolaroj]] - [[Pollando]] sub premo de [[Sovetunio]] rifuzis la helpon
* [[1959]]: [[Lee Kuan Yew]] iĝis la unua ĉefministro de Singapuro
Linio 52:
* [[2014]]: [[Milito]] en [[Donecka baseno]]: nokte de la 4-a/5-a de junio ribelantoj atakis 3 limgardejojn de [[Luganska provinco]] - post interŝanĝo de pafoj limgardistoj fermis kaj forlasis ilin. Tiamaniere [[Ukrainio]] perdis kontrolon de 130 kilometra [[landlimo]] kun [[Rusio]].
* [[2014]]: En [[Varsovio]] oni inaŭguris kune kun [[Muzeo pri Historio de Polaj Judoj]] la Ĝardenon de [[Justuloj inter la popoloj|Justuloj]] por memorigi batalantojn kontraŭ [[totalismo]]j kaj defendantojn de [[homrajto]]j: interalie ĝis nun oni memorigis [[Jan Karski]], [[Marek Edelman]], [[Anna Politkovskaja]], [[Nelson Mandela]], [[Witold Pilecki]]
* [[2016]]: [[Kazaĥio]]: 25 personoj pereis (en tio 18 atakantoj) kaj 37 vundiĝis en la pafado en [[Aktobe]] dum la atako de 3 grupoj de islamanoj al [[armilo|armilejoj]]
 
== Naskiĝoj ==