Tsatsiki: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kunigi paĝojn: CacıkTsatsiki
Linio 1:
[[Dosiero:Tzatziki01.jpg|thumb|right|<center>Tsatsiki kun tranĉaĵo da pano]]
[[Dosiero:Cacik-1.jpg|thumb|<center>Cacık]]
 
[[Dosiero:Cacik.jpg|thumb|<center>Cacık]]
'''Tsatsiki''' aŭ '''Caciki''' ([[greke]] τζατζίκι [{{IPA|d͡zaˈd͡zikʲi}}]) estas [[saŭco]] de la [[greka kuirarto]] el [[jogurto]], [[kukumo]]j, [[olivoleo]] kaj [[ajlo]].
 
'''Cacık''' [{{IPA|dʒaˈdʒɯk}}] estas [[saŭco|saŭca]] preparaĵo de la [[turka kuirarto]] el [[jogurto]], [[kukumo]]j kaj [[ajlo]].
 
== Grekio ==
Ĝi prepariĝas tiel, ke oni metas relative firman jogurton en tukon, por ke la [[selakto]] povas elguti. Poste la senŝeligita kaj senkernigita kukumo estas [[Kuireja raspilo|raspita]], saligita, lasita dum iom da tempo kaj elpremita. Sekve jogurto kaj kukumaĵo estas intermiksitaj, spicitaj per salo, nigra pipro kaj erigita ajlo kaj fine aldoniĝas iuj gutoj da olivoleo. Ofte oni dekoras la pretan saŭcon per iom da [[aneto]].
 
Linio 11 ⟶ 15:
Tsatsiki tamen preparatas el pli firma aŭ malpliakvigita jogurto kaj tial havas pli mallikvan konsiston similan al [[kazeo]].
 
== Turkio ==
Ĝi prepariĝas tiel, ke oni metas relative firman, kompare grasan jogurton en tukon, por ke la [[selakto]] povas elguti: Ekestas ''Süzme Yoğurt'', malpliakvigita jugurto ("süzme" signifas "forfiltrita", "senakvigita"). Poste la senŝeligita kaj senkernigita kukumo estas [[Kuireja raspilo|raspita]], saligita, lasita dum iom da tempo kaj elpremita. Sekve jogurto kaj kukumaĵo estas intermiksitaj, spicitaj per erigita ajlo, salo, [[mento]] kaj/aŭ [[aneto]], kaj fine aldoniĝas iuj gutoj da vinagro kaj olivoleo. Ofte oni dekoras la pretan saŭcon per iom da [[aneto|anetaj]] aŭ [[mento|mentaj]] folioj.
 
Cacık serviĝas kiel [[antaŭmanĝaĵo]], kiel saŭco por salatoj, [[kebabo]] kaj [[Lahmacun]] aŭ kiel aldonaĵo al [[Pita]] kaj la plado ''Börek'' el ruligita [[gistopasto]].
 
Similaj receptoj jam konatas el la antikva [[Mezopotamio]]. Iom proksimas la greka manĝaĵo ''[[Tsatsiki]]'', la [[Albanio|albana]] ''Taratoi'', la [[Bulgario|bulgara]] Таратор, ''Tarator'' (tiuj du pladoj tamen pli likvas kaj fakte estas supoj), la [[Irano|persa]] ''Mast o ĥiar'' kaj la [[Barato|barata]] ''Kheere ka Raita'' ("रायता [Raita] kun kukumoj").
 
[[Kategorio:Manĝaĵoj]]
[[Kategorio:Saŭcoj]]
[[Kategorio:Turka kuirarto]]
[[Kategorio:Saŭcoj]]
[[Kategorio:Greka kuirarto]]