Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 123:
Kun sia restarigita loko en la mondo de la franca teatro, Bernhardt aranĝis kontrakton por prezentiĝi en ''Théâtre du Vaudeville'' en Parizo kontaŭ 1500 frankoj por ĉiu prezento, plus 25% el la profito. Ŝi anoncis, ke ŝi ne estos disponebla antaŭ 1882. Ŝi ekiris al turneo en teatroj en la francaj provincoj, kaj poste al Italio, Grekio, Hungario, Svisio, Belgio, Nederlando, Hispanio, Aŭstrio kaj Rusio. En [[Kievo]] kaj [[Odeso]], ŝi trafis kontraŭ-semidajn homamasojn kiuj ĵetis ŝtonojn al ŝi; estis organizataj [[pogromo]]j por devigi la judajn loĝantarojn foriri.<ref> Tierchant 2009, p. 186.</ref> Tamen, en [[Moskvo]] kaj [[Sankt-Peterburgo]], ŝi ludis antaŭ la [[caro]] [[Aleksandro la 3-a (Rusio)|Aleksandro la 3-a]], kiu rompis la kortegan protokolon kaj kliniĝis antaŭ ŝi. Dum sia turneo, ŝi faris prezentojn ankaŭ por la reĝo [[Alfonso la 12-a (Hispanio)|Alfonso la 12-a de Hispanio]], kaj la imperiestro [[Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)|Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio]]. La sola grava lando en Eŭropo kie ŝi rifuzis ludi estis [[Germanio]], pro la aneksado de franca teritorio fare de Germanio post la Franc-Prusia Milito de 1870.<ref> Skinner 1967, pp. 206–208.</ref> Tuj antaŭ la komenco de la turneo, ŝi renkontiĝis kun Jacques Damala, kiu iris kun ŝi kiel ĉefaktoro kaj poste, dum ok monatoj, iĝis ŝia unua kaj nura edzo.
 
[[File:Sarah Bernhardt as Theodora by Nadar.jpg|thumb|dekstre|''TheodoraThéodora'', foto de Nadar (1884).]]
Kiam ŝi revenis al Parizo, ŝi ricevis proponon de nova rolo en ''Fédora'', melodramo verkita por ŝi de [[Victorien Sardou]]. Ĝi premieris la 12an de decembro 1882, kun ŝia edzo Damala kiel ĉefrolulo, kaj ricevis bonajn recenzojn. Kritikisto Maurice Baring skribis, "sekreta etoso emanis el ŝi, aromo, allogo, kiu estis samtempe ekzota kaj cerba... Ŝi laŭvorte hipnotis sian spektantaron."<ref> Skinner 1967, p. 218.</ref> Alia ĵurnalisto skribis, "Ŝi estas senkompara... La ekstrema amo, la ekstrema agonio, la ekstrema sufero."<ref> Tierchant 2009, p. 195.</ref> Tamen, la subita fino de ŝia geedzeco tuj post la premiero metis ŝin denove en financan problemaron. Ŝi luprenis kaj renovigis teatron, ''Ambigu-Comique'', specife por doni al sia edzo ĉefrolojn, kaj faris sian 18-jaran filon Maurice, kiu havis nenian negocan sperton, la administranto. ''Fédora'' daŭris 50 prezentojn kaj perdigis {{unuo|400000}} frankojn. Ŝi estis devigita lasi ''Ambigu-Comique'', kaj poste, en februaro 1883, per [[aŭkcio]] vendi sian juvelaron, siajn veturilojn, kaj siajn ĉevalojn.<ref> Tierchant 2009, pp. 196–197.</ref>
 
Linio 156:
Bernhardt as Cleopatra.jpg|Bernhardt en ''Cleopatra'' de Sardou (1899)
</gallery>
Bernhardt faris dujaran mondo-turneon (1891–1893) por replenigi siajn financojn. Reveninte al Parizo, ŝi pagis {{unuo|700000}} frankojn por aĉeti ''Théâtre de la Renaissance'', kaj de 1893 ĝis 1891899, ŝi estis ties arta direktoro kaj ĉefa aktorino. Ŝi administris ĉiun aspekton de la teatro, de la financoj ĝis la lumigoj, scenaĵoj kaj kostumoj, kaj samtempe ŝi aperis en ok prezentoj ĉiusemajne.<ref> Gottlieb, Robert (2010). Sarah: The Life of Sarah Bernhardt. London: Yale University Press. p. 121. ISBN 0300192592.</ref> Ŝi trudis regulon, ke virinoj en la publiko, sendepende de sia riĉeco aŭ famo, devas formetis siajn ĉapelojn dum la prezentoj, por ke la cetero de la publiko povu bone vidi, kaj forigis la suflor-keston el la scenejo, deklarante ke aktoroj devas parkeri siajn tekstojn. Ŝi abolis en sia teatro la oftan praktikon dungi aplaŭdistaron en la publiko por aplaŭdi stelulojn.<ref> Tierchant 2009, p. 232.</ref> Ŝi uzis la novan teknologion [[litografio]]n por produkti intenskolorajn afiŝojn, kaj en 1894 ŝi dungis la ĉeĥan artiston [[Alfons Mucha]] por desegni la unuan el serio da afiŝoj por ŝia teatraĵo ''[[Gismonda]]''. Li plu faris afiŝojn por ŝi dum ses jaroj.<ref> Tierchant 2009, pp. 238–39.</ref>
 
Dum kvin jaroj Bernhardt produktis naŭ teatraĵojn, el kiuj tri estis finance sukcesaj. La unua estis revivigo de ŝia prezento de ''Phèdre'', kiun ŝi turneigis tra la mondo. En 1898 ŝi havis alian sukceson, per la teatraĵo ''Lorenzaccio'', kie ŝi ludis la viran ĉefrolon en renesanca venĝodramo verkita en 1834 de [[Alfred de Musset]], sed kiu fakte estis neniam antaŭe enscenigita. Kiel skribis ŝia biografiisto Cornelia Otis Skinner, ŝi ne klopodis esti tro maskleca kiam ŝi ludis virajn rolojn: "Ŝiaj viraj imitoj havis la senseksan gracion de la voĉoj de ĥorknaboj, aŭ la ne plene realan patoson de Pierrot."<ref> Skinner 1967, p. 252.</ref> [[Anatole France]] skribis pri ŝia aktorado en ''Lorenzaccio'': "Ŝi faris el si mem junulon melankolian, plenan je poezio kaj je vero."<ref> Tierchant 2009, p. 242.</ref> Tion sekvis alia sukcesa melodramo de Sardou, ''[[Gismonda]]'', unu el malmultaj teatraĵoj de Bernhardt kiuj ne finiĝas per drameca mortosceno. Ŝia kun-stelulo estis Lucien Guitry, kiu aktoris kiel ŝia ĉefrolulo ĝis la fino de ŝia kariero. Krom Guitry, ŝi kunrolis sur scenejo kun Edouard de Max, ŝia ĉefrolulo en 20 teatraĵoj, kaj kun [[Constant Coquelin]], kiu ofte turneis kun ŝi.<ref> Skinner 1967, pp. 252-254.</ref>
Linio 258:
 
== Signifo ==
[[Dosiero:Georges Jules Victor Clairin (1843-1919), Sarah Bernhardt(1844-1923) in 'TheodoraThéodora' (1902).jpg|eta|dekstra|Georges Clairin: Sarah Bernhardt en ''TheodoraThéodora'', [[1902]]]]
Sarah Bernhardt estis multflanka aktorino, sukcesa kaj en klasikaj kaj en modernaj - plej ofte francaj - dramoj. Ŝi triumfis kiel Fedra en ''Phèdre et Hippolyte'' de [[Jean Racine]], sed ankaŭ en la romantika dramo ''Ruy Blas'' kaj kiel ''Doña Sol'' en ''Hernani'' de [[Victor Hugo]]. Oni admiris kaj miris pri ŝi en viraj roloj. En [[1899]] ŝi ludis [[Hamleto]]n en la tragedio de [[Ŝekspiro]], en [[1901]] la dukon de Reichstadt en ''L’Aiglon'' ("La Aglido"); [[Edmond Rostand]] verkis tiun teatraĵon pri la filo de [[Napoleono Bonaparte|Napoleono]] aparte por ŝi.