Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 136:
En ĉiu urbo, kiun ŝi vizitis, ŝin prifestis kaj aplaŭdis spektantaroj. Edouard Angelo kaj Philippe Garnier estis ŝiaj ĉefaktoroj. La imperiestro [[Petro la 2-a (Brazilo)|Petro la 2-a de Brazilo]] ĉeestis ĉiujn ŝiajn prezentojn en [[Rio-de-Ĵanejro]] kaj donacis al ŝi oran braceleton kun diamantoj, kiu estis preskaŭ tuj ŝtelita el ŝia hotelo. La du ĉefaktoroj malsaniĝis pro [[flava febro]], kaj ŝia longtempa impresario, Edward Jarrett, mortis pro [[koratako]]. Bernhardt tamen ne senkuraĝiĝis, kaj iris krokodilĉasi ĉe [[Guayaquil]], kaj ankaŭ aĉetis pli da bestoj por sia kolekto. En ĉiu urbo ŝiaj prezentoj en ĉiu urbo estis elvenditaj, kaj je la fino de la turneo ŝi estis enspezinta pli ol milionon da frankoj. La turneo permesis al ŝi aĉeti sian lastan hejmon, domegon ĉe 56, ''boulevard Pereire'' en Parizo, <ref>[ https://fr.m.wikipedia.org/wiki/Boulevard_Pereire]</ref> kiun ŝi plenigis per siaj pentraĵoj, plantoj, suveniroj, kaj bestoj.<ref> Tierchant 2009, pp. 214–216.</ref>
 
Ekde tiam, kiam ajn ŝi havis malabundon de mono (kio ĝenerale okazis ĉiun trian aŭ kvaran jaron), ŝi faris turneojn, prezentante kaj siajn klasikaĵojn kaj novajn teatraĵojn. En 1888, ŝi turneis en Italio, Egiptio, Turkio, Svedio, Norvegio kaj Rusio. Ŝi revenis al Parizo komence de 1889 kun enorma [[gufo]], kiun donacis al ŝi la Grandduko Aleksis Aleksandroviĉ, frato de la [[caro]].<ref> Tierchant 2009, p. 226.</ref> Ŝia turneo de 1891–92 estis ŝia plej vasta, inkludante grandangrandajn partonpartojn de Eŭropo, [[Rusio]]n, NordanNorda kaj [[Suda Ameriko|Sudan AmerikonSudameriko]], [[Aŭstralio]]n, [[Novzelando]]n, [[Havajo]]n, kaj [[Samoa|SamoonSamoo]]. Ŝia persona valizaro konsistis el 45 kostumujoj por ŝiaj 15 diversaj prezentoj kaj 75 kestoj por ŝia ekster-sceneja vestaĵaro, inklude ŝiajn 250 parojn de ŝuoj. Ŝi kunportis kofron por siaj parfumoj, kosmetikaĵoj kaj ŝminkaĵoj, kaj alian por lito- kaj tablo-tukoj kaj ŝiaj kvin kapkusenoj. Post la turneo, ŝi kunportis hejmen keston kun {{unuo|3500000}} frankoj, sed ŝi ankaŭ suferis doloran vundon en la genuo kiam ŝi saltis el parapeto de ''Castello Sant' Angelo'' en ''La Tosca''. La matraco sur kiun ŝi devis fali estis mislokita, kaj ŝi falis sur la tabulojn de la scenejo.<ref> Skinner 1967, p. 248.</ref>
 
===De ''La Tosca'' ĝis ''Cléopatra'' (1887–1893)===