Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 215:
En decembro 1913, Bernhardt atingis plian sukceson per la dramo ''Jeanne Doré''. La 16an de marto 1914 oni faris ŝin Kavaliro de la [[Legio de Honoro]]. Spite ŝiajn sukcesojn, al ŝi ankoraŭ mankis mono. Ŝi estis farinta sian filon Maurice direktoro de sia nova teatro, kaj permesis al li uzi la enspezojn de la teatro por pagi siajn hazardludajn ŝuldojn, kio fine devigis ŝin lombardi kelkajn el siaj juveloj por pagi siajn fakturojn.<ref> Skinner 1967, pp. 314–316.</ref>
En 1914 ŝi iris kiel kutime al feritempa ripozado en [[Belle-Île-en-Mer|Belle-Île]] kun sia familio kaj proksimaj amikoj. Tie, ŝi ricevis la novaĵojn pri la murdo de Arkiduko Franz
Ŝi revenis al Parizo la 15an de oktobro kaj, spite la perdon de sia kruro, ŝi plu iris sur la scenejon de sia teatro; scenoj estis aranĝitaj tiel, ke ŝi povu resti sidanta aŭ apogata de subtenilo kiu kaŝis ŝian kruron. Ŝi tiel partoprenis en patriota "sceneja poemo" de Eugène Morand nomata ''Les Cathédrales'' (La katedraloj), ludante la rolon de la [[Strasburga katedralo]]: unue, side, ŝi deklamis poemon; poste, leviĝante sur sia sola kruro, ŝi apogis sin sur la brako de la seĝo kaj deklamis "Ploru, ploru, Germanio! La germana aglo falis en Rejnon!"<ref> Skinner 1967, p. 320.</ref>
|