Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 229:
En 1921 Bernhardt faris sian lastan turneon tra la francaj provincoj, prelegis pri teatro kaj deklamis poeziaĵojn de Rostand. Poste en tiu jaro,ŝi enscenigis novan teatraĵon de Rostand, ''La Gloire'', kaj en 1922 plian teatraĵon de Verneuil, ''Régine Arnaud''. Ŝi plu ricevis gastojn hejme. Unu el tiaj gastoj, la franca aŭtoro [[Colette]], priskribis kiel al ŝi Bernhardt servis kafon: "La delikata kaj velka mano proponanta la plenigitan tason, la flora azuro de ŝiaj okuloj, tiom junaj ankoraŭ en sia reto de fajnaj linioj, la postula kaj primoka koketemo de la klinita kapo, kaj tiu nepriskribebla deziro ĉarmi, ĉarmi ankoraŭ, ĉarmi ĝis la pordoj de la morto mem."<ref> Skinner 1967, p. 330.</ref>
En 1922 ŝi komencis provludi novan teatraĵon de [[Sacha Guitry]], ''Un sujet de roman''. La nokton de la ĝenerala provludo, ŝi falis kaj komatiĝis dum unu horo, poste vekiĝis kaj diris: "Kiam mi ensceniĝu?" Ŝi konvaleskis dum kelkaj monatoj, kaj ŝia sano pliboniĝis; ŝi ekpreparis novan rolon kiel Kleopatra en ''Rodogune'' de [[Pierre Corneille|Corneille]], kaj konsentis fari novan filmon de Sacha Guitry, ''La Voyante'',
==Kariero==
|