Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 158:
Bernhardt faris dujaran mondo-turneon (1891–1893) por replenigi siajn financojn. Reveninte al Parizo, ŝi pagis {{unuo|700000}} frankojn por aĉeti ''Théâtre de la Renaissance'', kaj de 1893 ĝis 1899, ŝi estis ties arta direktoro kaj ĉefa aktorino. Ŝi administris ĉiun aspekton de la teatro, de la financoj ĝis la lumigoj, scenaĵoj kaj kostumoj, kaj samtempe ŝi aperis en ok prezentoj ĉiusemajne.<ref> Gottlieb, Robert (2010). Sarah: The Life of Sarah Bernhardt. London: Yale University Press. p. 121. ISBN 0300192592.</ref> Ŝi trudis regulon, ke virinoj en la publiko, sendepende de sia riĉeco aŭ famo, devas formetis siajn ĉapelojn dum la prezentoj, por ke la cetero de la publiko povu bone vidi, kaj forigis la suflor-keston el la scenejo, deklarante ke aktoroj devas parkeri siajn tekstojn. Ŝi abolis en sia teatro la oftan praktikon dungi aplaŭdistaron en la publiko por aplaŭdi stelulojn.<ref> Tierchant 2009, p. 232.</ref> Ŝi uzis la novan teknologion [[litografio]]n por produkti intenskolorajn afiŝojn, kaj en 1894 ŝi dungis la ĉeĥan artiston [[Alfons Mucha]] por desegni la unuan el serio da afiŝoj por ŝia teatraĵo ''[[Gismonda]]''. Li plu faris afiŝojn por ŝi dum ses jaroj.<ref> Tierchant 2009, pp. 238–39.</ref>
 
Dum kvin jaroj Bernhardt produktis naŭ teatraĵojn, el kiuj tri estis finance sukcesaj. La unua estis revivigo de ŝia prezento de ''Phèdre'', kiun ŝi turneigis tra la mondo. En 1898 ŝi havis alian sukceson, per la teatraĵo ''Lorenzaccio'', kie ŝi ludis la viran ĉefrolon en renesanca venĝodramo verkita en 1834 de [[Alfred de Musset]], sed kiu fakte estis neniam antaŭe enscenigita. Kiel skribis ŝia biografiisto Cornelia Otis Skinner, ŝi ne klopodis esti tro maskleca kiam ŝi ludis virajn rolojn: "Ŝiaj viraj imitoj havis la senseksan gracion de la voĉoj de ĥorknaboj, aŭ la ne plene realan patoson de Pierrot."<ref> Skinner 1967, p. 252.</ref> [[Anatole France]] skribis pri ŝia aktorado en ''Lorenzaccio'': "Ŝi faris el si mem junulon melankolian, plenan je poezio kaj je vero."<ref> Tierchant 2009, p. 242.</ref> Tion sekvis alia sukcesa melodramo de Sardou, ''[[Gismonda]]'', unu el malmultaj teatraĵoj de Bernhardt kiuj ne finiĝas per drameca mortosceno. Ŝia kun-stelulo estis Lucien Guitry, kiu aktoris kiel ŝia ĉefrolulo ĝis la fino de ŝia kariero. Krom Guitry, ŝi kunrolis sur scenejo kun Edouard de Max, ŝia ĉefrolulo en 20 teatraĵoj, kaj kun [[Constant Coquelin]], kiu ofte turneis kun ŝi.<ref> Skinner 1967, pp. 252-254.</ref>
 
En aprilo 1895 ŝi ludis la ĉefrolon en romantika kaj poezia fantazio ''Princesse Lointaine'' de tiam malmulte konata 27-jaraĝa poeto [[Edmond Rostand]]. Ĝi ne estis ekonomia sukceso kaj ŝi perdis {{unuo|200000}} frankojn, sed ĝi komencis longan teatran rilaton inter Bernhardt kaj Rostand. Rostand poste verkis ''[[Cyrano de Bergerac (verko)|Cyrano de Bergerac]]'' kiu iĝis unu el la plej popularaj francaj teatraĵoj de tiu periodo.<ref> Skinner 1967, p. 264.</ref>