Granda ekvizeto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'Granda ekvizeto estas specio el la familio ekvizetacoj. ==== Priskribo ==== <br> Estas facile distingi ĝin de aliaj ekvizetoj pro ĝia alteco, kiu povas atingi 2 metrojn: Tiu p...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:34, 15 jun. 2018

Granda ekvizeto estas specio el la familio ekvizetacoj. ==== Priskribo ====
Estas facile distingi ĝin de aliaj ekvizetoj pro ĝia alteco, kiu povas atingi 2 metrojn: Tiu planto prezentas 2 tipojn: fertilaj tigoj kaj sterilaj tigoj. Ĉe la du tipoj, la folioj estas reduktitaj al du simplaj kolumnoj situantaj ĉe la nodoj de la tigoj kaj branĉetoj, kiel mallonga denta ingo. Ĉe tiu specio, tia ingo havas inter 20 kaj 30 malhelkolorajn dentojn.

Vegetativa aparato Sterilaj tigoj estas densaj kaj kavaj en la centro. Ili prezentas inter 20 kaj 40 finajn laǔlongajn ripojn ĉe la surfaco. Ili portas verticilojn de branĉetoj je la nivelo de siaj nodoj, kiuj memformiĝas sub foliaj kolkrispaĵoj.

Reprodukta aparato La fertilaj tigoj neniam estas disbranĉigitaj kaj do ili neniam prezentas branĉetojn. Ili portas grandan ekstreman spikon, longforman, kiu konsistas en sporangiosporoj disponitaj inter verticiloj aǔ pedunkloj, ili produktas verdajn sporojn.

Dispartigo kaj loĝtipo Tiu planto troviĝas en arbetaĵoj, humidaj densejoj aǔ herbejoj, en vojfosaĵoj, ĉe fontojrandoj, kaj de ombraĵaj riveretoj, kaj ankaǔ, pli anekdote, sur ŝtupoj ĉe kalkŝtonaj marbordaj klifoj. Interalie ĝi kuŝas en kelkaj tipoj de grandherbejo en diversaj situacioj, ĉe argilaj teroj aǔ ŝlimaj aǔ pli certe alkalinaj, humidaj, sufiĉe riĉaj pri nutraĵoj aû kalkaĵoj, kune kun hirta epilobo, komuna kano, heĝa konvolvulo, kanaba eǔpatorio, granda urtiko, herbejreĝino kaj la aliaj tipaj grandherbejaj plantoj. Ĝi vivas en ĉiuj departementoj en metropola Francio.

Ekologia rolo Ĝia uzado povas provoki digestajn malordojn, neǔrologiajn kaj muskolajn malnormalaĵojn al brutaro, ĉefe al la ĉevaloj, pro ĉeesto de tiaminazo kiu inhibicias la produkton de vitamino B1.

Notoj kaj referencoj