Kolĥida hedero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kolĉida hedero''', ''Hedera colchica'', ankaŭ '''Kaŭkazia hedero''', estas specio de [[florplanto]] de la genro ''[[Hedera]]'' de la familio [[Araliacoj]]. La epiteto ''colchica'' aludas al [[Kolĉido]], nome antikva nomo kiun oni uzis por antikva lando sur la orienta marbordo de la [[Nigra Maro]] kaj en la Kaŭkazia regiono, kaj de tie la traduka nomo Kolĉida hedero, eĉ se la specio ekzistas ankaŭ en [[Anatolio]].
 
Tiu specio estas indiĝena en [[Mezoriento]]. Pro tio estas ofte nomata '''Persa hedero'''<ref> "Persian Ivy". Retejo de BBC. [http://www.bbc.co.uk/gardening/plants/plant_finder/plant_pages/370.shtml] Alirita la 15an de Junio 2018.</ref> aŭ '''kolĉida hedero'''.<ref> "Hedera colchica AGM". Royal Horticultural Society. [https://www.rhs.org.uk/plants/details?plantid=915] Alirita la 15an de Junio 2018.</ref> Ĝi estas daŭrfolia [[ĉiamverda]] arbedo, nome [[rebo]] kaj pli precize [[liano]], kiu rampas aŭ grimpas 20 al 30 m per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn, klifojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). En varmaj klimatoj, ĝi kreskas pli rapide kaj establiĝas pli rapide ol aliaj specioj de la genro.
 
Ili havas manforme lobajn kaj forkoformajn [[folio]]jn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en [[umbelo]]. La fruktoj estas bulformaj kaj nigraj se maturaj.
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Hedero]]
[[Kategorio:Flaŭro de Azio]]
[[Kategorio:Reboj]]
[[Kategorio:Ĝardenplantoj]]
[[Kategorio:Araliacoj]]