Ponto Rio Negro: Malsamoj inter versioj

42 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Ponte Rio Negro (CIAT).jpg|thumb|dekstre|260px|La '''Ponto Rio Negro''' en Aprilo 2011.]]
La '''Ponto Rio Negro''' aŭ ankaŭ '''Ponto Manaus Iranduba''', aŭ ankaŭ '''Ponto Jornalista Phelippe Daou''' estas [[stajponto]] de la [[aŭtoŝoseo]] AM-070 (nomita ankaŭ ''Rodovia Manuel Urbano''), kiu ligas la urbon [[Manaus]] al la municipo [[Iranduba]], en la [[Brazilo|brazila]] [[subŝtato]] [[Amazonio (subŝtato)|Amazonio]]. Ĝi estis inaŭgurata la 24an de Oktobro 2011. Ĝi estas la nura ponto kiu trapasas la brazilan eron de la [[Rio Negro]], kaj estas konsiderata kiel la plej granda staja riverponto de Brazilo, kun 3,6 km de longo (precize 3.595 metroj). La totala kosto de la konstruo de la Ponto Rio Negro estis de 1,099 mil milionoj de ''reais''.<ref>[http://new.d24am.com/noticias/politica/omar-inaugura-ponte-rio-negro-ao-lado-de-dilma-e-lula/39182] Alirita la 8an de Januaro 2017.</ref>
 
Para la registaro de Amazonio la ponto krom monumenta arkitekturo, helpas al la disvolvigo de las regionoj de la riveroj Purus kaj Solimões, krom la apudajs municipoj. Ekzemple por la produktado de [[ceramiko]] en Iranduba kaj por la pliigo de [[turismo]] en Novo Airão kaj aliaj municipoj de la RMM. Oni intencas duobligi la ŝoseon Iranduba-Manacapuru (AM-070), permesante al la kamparaj produktistoj ligadon al la vojoreto al la ĉefurbo sen neceso de komercaj "perantoj".<ref> «Governo do Amazonas inaugura Ponte Rio Negro». Governo do Amazonas. [http://www.amazonas.am.gov.br/2011/10/governo-do-amazonas-inaugura-ponte-rio-negro-em-solenidade-com-mais-de-100-mil-pessoas/] Alirita la 8an de Januaro 2017.</ref>