Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Zalaegerszeg): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
preĝejo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:12, 19 jun. 2018

Ŝablono:Informkesto preĝejo

Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Zalaegerszeg, en loĝkvartalo Andráshida (iam memstara vilaĝo). Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la urbo.

Historio

La unua mencio pri la kirko (tiam familia kapelo) okazis en 1278 en latina formo Capella S. Andrea. Dum la kontraŭturkaj bataloj la kapelo ruiniĝis, en 1617 jam ne okazis mesoj. En 1746 ĝi estis iomete riparita, en 1785 la kapelo plene estis renovigita laŭ baroko kaj estis dediĉita al Ĉiuj Sanktuloj. La turo kaj la navo parte restis origina, sed tiam oni konstruis sakristion kaj proksime pli novan barokan kapelon dediĉitan al Johano Nepomuko. En 1830 kaj 1949 la preĝejo renoviĝis, en 1973 post arkeologiaj esploradoj ĝi plene estis renovigita. En 2013 arkeologoj elfosis ostojn sub la altaro. En la sekva jaro ĝi estis reentombigita kaj post la renovigaj laboroj konsekro okazis, ekde tiam la nova titolo estas Apoteozo de Sankta Kruco.

Konstruaĵo

La preĝejo situas sola, kie longe estis malnova tombejo. En la fasado reliefas la mezepoka turo. Tia turo estas malofta, ĉar ĝi ne estas kvadrata, sed kolumna. Meze estas la enirejo, sed estas alia ankaŭ maldekstre al la galerio. En la dekstra flanko de la navo estas videbla enmurita enirejo. La altara bildo estis pentrita en 1903.

Fontoj