Ĝi karakteras geografie pro esti kruta tereno, kun arbaraj montaretoj kaj intermontaj [[stepo]]j. Norde limas kun la Rivero TaĵoTaĥo kaj sude kun la Rivero Gvadiano kaj la [[Montoj de Toledo]], korespondante al tiu komarko la [[Sierra de Altamira]]. El ties montoj fluas al la TaĵoTaĥo la rivero [[Pusa]] kaj aliaj alfluantoj pli malgrandaj, kiaj la riveroj Gévalo aŭ Estenilla. La Montopasejo de Sankta Vicento, en la okcidenta limo de la komarko, faciligas la aliron al la [[Sierra de Guadalupe]], en [[provinco de Cáceres|Cáceres]], kaj havigas privilegian rigardejon de la loko, dum alia de la punktoj kiuj elstaras super la tuta komarko estas la ''Risco de la Atalaya'', en la ĉirkaŭo de [[Robledo del Mazo]] kaj lime kun la eksklavo de [[Anchuras]].