Provinco Toledo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
La provinco enhavas loĝantaron de 639.621 ([[2007]]), en 204 municipoj, el kiuj [[Talavera de la Reina (Toledo)|Talavera de la Reina]] estas la plej granda kun populacio de 85.549 loĝ., la dua municipo estas [[Toledo]] (78.618), dum la plej malgranda estas [[Illán de Vacas]], kiu, kun populacio de nur 6 loĝantoj, estas ankaŭ la plej malgranda de Hispanio. La provinco kunhavas la naturan lokon de [[Nacia Parko de Cabañeros]] kun la provinco de [[Ciudad Real]].
 
La rivero [[TaĥoTaĵo]] trapasas la provincon el oriente okcidenten kaj ĉe la urboj [[Talavera de la Reina]] kaj [[Toledo]].
 
== Geografio ==
La 15.368&nbsp;km<sup>2</sup> de la provinco de Toledo situas sur ebenaĵo de ĉirkaŭ 590 m de mezaveraĝa altitudo super marnivelo. Dekstre de la rivero TaĥolaTaĵo la deklivo estas de ĉirkaŭ 2/1.000, kun ampleksaj kampoj, mildaj terondoj, tra kie descendas riveroj kaj rojoj de larĝaj valoj; male estas maldekstre, kie la tereno altiĝas rapide, krute, ĝis sude kie estas granda montara zono, kies deklivo atingas ĝis 60/1.000. En la [[Montoj de Toledo]], sude, laŭlonge de la provinco, aperas tri ĉenoj: tiu de la ''sierra'' de [[Los Yébenes]], kiu sekvas okcidenten kaj kie estas la plej altaj pintoj, kiel tiuj de Peñafiel (1.420 m), Corral de Cantos (1.419 m) kaj Rocigalgo (1.441 m). Sude estas la ''sierra'' de '''Guadalerzas''' kaj pli sude kaj okcidente estas la ''sierra'' del '''Pocito'''. Tiuj lastaj kuniĝas nordokcidente kun la ''sierra'' de '''Altamira''', kie finas la provinco.
 
La montaroj de la provinco kompletiĝas kun la [[sierra de San Vicente]] nordokcidente, kiu elstaras el la [[cordillera Central]], de [[sierra de Gredos|Gredos]] al Talavera de la Reina. La plej altaj pintoj tie estas '''San Vicente''' (1.321 m), la '''Pelados''' (1.331 m) kaj la '''Cruces''' (1.368 m).