Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mi aldonas alian statistikon pri uzado de la kataluna
Diversaj ĝustigoj rilate lingvojn kaj literaturon
Linio 32:
Hispanio havas areon de 504.645 [[km²]], kio igas ĝin la kvara plej granda lando de la kontinento, post [[Rusio]], [[Ukrainio]] kaj [[Francio]]. Kun meza alteco de 650 metroj super la [[marnivelo]], ĝi estas la kvina plej montara lando de [[Eŭropo]], post [[Svislando]], [[Aŭstrio]], [[Andoro]] kaj [[Liĥtenŝtejno]]. Ĝi havas 46.745.807 loĝantojn, laŭ datumoj de la municipa registrado de [[2009]].
 
Laŭ la [[Hispana Konstitucio de 1978|hispana konstitucio]], la [[hispana lingvo|kastilia / hispana]] estas la oficiala lingvo de la ŝtato. En [[2006]], ĝi estis la gepatra lingvo de 89% de la hispanoj (kelkfoje en dulingva situacio kun alia hispania lingvo).<ref>Laŭ [http://ec.europa.eu/public_opinion/archives/ebs/ebs_243_en.pdf Eurobarómetro (24/02/2006)].</ref> Aliaj lingvoj, ankaŭ hispaniaj, estas agnoskataj kiel kunoficialaj en diversaj aŭtonomaj regionoj laŭ la respektivaj leĝoj de aŭtonomio. La konstitucio agnoskas, ke la lingvaj variantoj de Hispanio estas unu el ĝiaj kulturaj heredaĵoj, kiuj devas esti respektataj kaj protektataj.
 
La duoninsula teritorio kundividas landlimojn kun [[Francio]] kaj [[Andoro]] norde, kun [[Portugalio]] okcidente kaj kun la brita teritorio [[Ĝibraltaro]] sude. En ĝiaj afrikaj teritorioj, ĝi havas landlimojn terajn kaj marajn kun [[Maroko]]. Ĝi kundividas la suverenecon sur la [[insulo de la Fazanoj]] en la elfluejo de la rivero [[Bidasoa]].
Linio 83:
Oni devas konsideri ke ekzistis loĝantoj de alia religio en ĉiu teritorio: islamanoj en kristanaj regnoj (''[[muladioj]]'', poste nomotaj ''moriskoj''), kristanoj en la araba parto (''[[mozaraboj]]''), plus granda malplimulto de [[judoj]] en ambaŭ partoj. La kunvivado estis plejofte paca, sed kun periodoj de granda streĉiteco en ambaŭ partoj, depende de la internaj kaj eksteraj kondiĉoj.
 
Dum tiuj jaroj naskiĝis la diversaj ''latinidaj lingvoj'', kun bazo en ĉiu el la regnoj: [[portugala]] (aŭ galega-portugala), kastilia (nuna [[hispana]]), kaj [[kataluna]]. Ankaŭ estis tiam parolataj la astura kaj la aragona, nun tre minoritataj. Aparte, la mozaraboj parolis latinidan lingvon, la mozaraban, poste malaperontan. La galega-portugala parolata en la nordo, kiu apartenis al la kastilia regno, poste disiĝos de tiu parolata en la sudo, kaj fariĝos la [[galega]].
 
Post diversaj bataloj, la kristanoj konkeris la plejmulton de la teritorio jam en la [[13-a jarcento]], kaj nur restis malgranda restaĵo kiu formis la reĝlandon [[Regno de Granado|Granado]].
Linio 363:
[[Dosiero:Ibero-latinidaj lingvoj.jpg|eta||mapo pri la lingvoj parolataj sur la [[Ibera duoninsulo]]: la galega bildigita mezverde]]
{{ĉefartikolo|Lingvoj de Hispanio}}
La oficiala kaj plej parolata lingvo en Hispanio, 99% de la loĝantaro, estas la [[hispana]], gepatra lingvo por 89% de la hispanoj (kvankam kelkfoje en dulingveco kun alia lingvo),<ref>[http://ec.europa.eu/public_opinion/archives/ebs/ebs_243_en.pdf Eurobarometro 243: La eŭropanoj kaj iliaj lingvoj]</ref> kiu en Hispanio ankaŭ ricevas la nomon [[hispana|kastilia lingvo]].<ref>[http://buscon.rae.es/draeI/SrvltConsulta?TIPO_BUS=3&LEMA=castellano Difino de '''castellano''' en la vortaro de la Reĝa Akademio ([[Real Academia Española]]): Lengua española, especialmente cuando se quiere introducir una distinción respecto a otras lenguas habladas también como propias en España]; [http://www.congreso.es/funciones/constitucion/cons_t_preliminar.htm Ĉapitro pri lingvoj en la Hispana Konstitucio]</ref> La kalkulado de la nombro da parolantoj en la tuta mondo varias inter 450<ref>[http://www.fundacionblu.org/noticias.htm I Acta Internacional de la Lengua Española]</ref> kaj 500 milionoj<ref>Instituto Cervantes [http://www.elpais.com/articulo/cultura/espanol/segundo/idioma/estudia/mundo/Instituto/Cervantes/elpepucul/20070426elpepucul_8/Tes Noticias de "El País"]</ref><ref>[http://archive.is/20121209175150/http://www.lllf.uam.es/~fmarcos/coloquio/Ponencias/MMelgar.doc Universidad de México], [http://webcache.googleusercontent.com/search?q=cache:gEqh4n6EQ14J:www.educar.org/articulos/ellenguajequenosidentifica.asp+%22es+el+idioma+materno+de+unos+400+millones+de+personas,+y+otros+100+millones+lo+hablan+como+segunda+lengua,+de+acuerdo+a+una+investigaci%C3%B3n+realizada+por+la+Universidad+de+M%C3%A9xico%22&hl=es&ct=clnk&cd=1&gl=es educar.org]</ref> da personoj, estante la dua gepatra lingvo<ref>[http://web.archive.org/web/19990429232804/www.sil.org/ethnologue/top100.html Ethnologue, 1996], [http://www.davidpbrown.co.uk/help/top-100-languages-by-population.html]</ref><ref>[https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/fields/2098.html CIA Factbook (ver datos de "World" en columna de "Country")]</ref> plej parolata en la mondo post la [[mandarena]]. Oni antaŭvidas ĝian plifortiĝon kiel du internacia komuniklingvo post la [[angla]] en la estonteco, kaj estas la dua plej studata post la angla.<ref>[http://www.eluniversal.com.mx/notas/345069.html Instituto Cervantes en noticias de "El Universal"]</ref>
 
Krom la kastilia, en Hispanio estas parolataj aliaj lingvoj kies plimulto estas kunoficialaj en la regionoj laŭ la aŭtonomiaj statutoj de ĉiu aŭtonoma regiono. Ordigitaj laŭ la kvanto da parolantoj, tiuj lingvoj estas:
* [[Kataluna]] (9 % de la loĝantaro laŭ Eŭrobarometro, 20 % laŭ EUL<ref>[http://llengua.gencat.cat/ca/serveis/informacio_i_difusio/publicacions_en_linia/classific_temes/temes_dades_i_estudis/llengua_i_societat_enquestes Llengua i societat als territoris de parla catalana a l'inici del segle XXI]</ref>), kunoficiala en [[Katalunio]] kaj [[Balearoj]]. Ĝi ankaŭ estas parolata, sen kunoficialeco en la t.n. [[Aragona Strio]] kaj en la komarko [[El Carche]] en Murcio. Oficiale ĝi nomiĝas [[valencia lingvo|valencia]] en [[Valencio]],<ref>[http://www.gva.es/cidaj/cas/c-normas/5-1982.htm#9 Artículo 7 del Título I del Estatuto de la Comunidad Valenciana]</ref> kie ankaŭ kunoficialas.
* [[Galega]] (5 % de la loĝantaro), kunoficiala en [[Galegio]]. Ĝi havas parolantojn en kelkaj zonoj de la provincoj [[Asturio]], [[provinco de Leono|Leono]] kaj [[provinco de Zamoro|Zamoro]], sen kunoficialeco. Plej multaj galegaj lingvistoj konsideras, ke la lingvo parolata en nordokcidenta [[Ekstremaduro]] estas plia dialekto de la galega. Tradicie, lingvistiko konsideras la galegan kaj la portugalan du branĉoj de ankoraŭ unu sama lingvo.
* [[Eŭska]] (1 % de la loĝantaro), kunoficiala en [[Eŭskio]] kaj triono de [[Navaro]], kie ĝi nomiĝas laŭ la statuto kiel vaska lingvo. Ĝi estas parolata en miksta zono de Navaro (kie ĝi ne estas oficiala sed ĝuas agnoskon) kaj tre minoritate en la ne eŭsklingva parto.
* [[Okcitana]], oficiala en [[Katalunio]],<ref>Artículo 6 del [http://www.gencat.cat/generalitat/cas/estatut/titol_preliminar.htm#a6 Estatuto de Autonomía de Cataluña]</ref> kie oni parolas en la [[arana]] varianto, en la municipoj de [[Arana valo]] ([[Provinco de Ilerdo|Ilerdo]]).
Linio 374:
 
Krom tiuj, aliaj dialektoj aŭ lingvoj [[latinidaj lingvoj|latinidaj]] kiuj ne havas la oficialan statuson estus la jenaj: [[asturleona lingvo]] parolata en [[Asturio]] (nomata [[asturia lingvo]] aŭ "bable", agnoskata pere de la artikolo 4 de la aŭtonomia statuto de Asturio kiu promocias ĝian uzon kaj protekton), en zonoj de [[Kantabrio]]<ref>http://www.proel.org/lenguas/bable.html Lengua Asturiana</ref> (nomata [[kantabra lingvo]]), [[provinco de Leono|Leono]], [[provinco de Zamoro|Zamoro]], [[Provinco de Salamanko|Salamanko]] (nomata [[leona lingvo|leona]]) kaj [[Ekstremaduro]]<ref>[http://www.proel.org/lenguas/extremeno.htm Lengua Extremeña]</ref> (nomata [[ekstremadura lingvo]]). Same, la [[portugala]] estas parolata en kelkaj ekstremaduraj landlimaj zonoj, sed preskaŭ mortinta.
 
Krome, en [[Sebto]] oni parolas la araban, kaj en [[Melilo]], la [[berbera lingvaro|tamaziĥta]]n.
 
Hispanio ratifis la 9-an de aprilo 2001 la [[Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj|Eŭropan Ĉarton pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj]]<ref>[http://www.boe.es/boe/dias/2001/09/15/pdfs/A34733-34749.pdf Carta Europea de las Lenguas Minoritarias o Regionales].</ref> de la [[Konsilio de Eŭropo]].<ref>[http://web.archive.org/20050527221718/www.coe.int/T/E/Legal_Affairs/Local_and_regional_Democracy/Regional_or_Minority_languages/2_Monitoring/Monitoring_table.asp Monitorización de la aplicación de la Carta]. La informo pri Hispanio estas en kastilia.</ref>
Linio 604 ⟶ 606:
 
=== Literaturo ===
LaEn hispaniaHispanio literaturooni estasproduktas laplurajn aroliteraturojn dalaŭ verkaĵojla verkitajekzistantaj enlingvoj. HispanioLa enhispanlingva iuliteraturo ajn(aŭ elsimple: ĝiaj lingvoj. La hispanlingva[[hispana literaturo]]) naskiĝis dum la [[Mezepoko]]. La unua [[literatura verko]] konservata estas la ''Cantar de Mio Cid'' (''[[Kanto de Mia Cido]]''), [[epopeo]] pri la [[Cido]], [[Kastilio|kastilia]] [[heroo]], redaktata ĉirkaŭ la jaro [[1200]].
 
La ĉefa fazo de la hispanlingvahispana literaturo estis la ''Ora Jarcento'' aŭ ''Oraj Jarcentoj'', epoko inter la [[16-a jarcento|16-a]] kaj [[17-a jarcento]]j. Ĉefe dum la [[19-a jarcento]] la hispanlingva literaturo, dum jarcentoj koncentrita en Hispanio, malfermiĝas al [[Hispanameriko]], kies verkistoj ĉirkaŭ la fino de tiu jarcento komencas esti referencaj mejloŝtonoj kaj anstataŭas la hispanojn tre ofte kiel komencantoj kaj enkondukantoj de diversaj tendencoj kaj skoloj en Hispanlingvio, kiel okazis ĉe [[Rubén Darío]] je la ŝanĝo de la jarcentoj aŭ [[Gabriel García Márquez]] dum la dua duono de la 20-a jarcento.
 
Dum la [[20-a jarcento]] la etendo de la hispanlingvahispana literaturo kaj same de la uzado de la hispana lingvo ege disvastiĝis kaj eĉ separiĝis en diversaj mondoregionoj aŭ eĉ meze de la jarcento kaze de Hispanio disiĝis inter la literaturo kiu estis verkita en la interno kaj tiu kiu estis verkita de la ekziliitoj, kazo kiu ripetiĝis ĉe kelkaj hispanamerikaj verkistoj kiuj laŭlonge de la jarcento devis ekziliiĝi pro politikaj kialoj.
 
Dek el la [[Nobelpremio pri literaturo]] estis hispanlingvaj verkistoj: la hispanaj verkistoj [[José Echegaray]] ([[1904]]), [[Jacinto Benavente]] ([[1922]]), [[Juan Ramón Jiménez]] ([[1956]]), [[Vicente Aleixandre]] ([[1977]]), kaj [[Camilo José Cela]] ([[1989]]); la [[Ĉilio|ĉilianoj]] [[Gabriela Mistral]] ([[1945]]) kaj [[Pablo Neruda]] ([[1971]]); la [[Gvatemalo|gvatemalano]] [[Miguel Ángel Asturias]] ([[1967]]); la [[kolombia]]no [[Gabriel García Márquez]] ([[1982]]) kaj la [[meksiko|meksikano]] [[Octavio Paz]] ([[1990]]).