Maria Alm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[File:Maria Alm P1030641.jpg|thumb|Maria Alm kun Mario-kirko]]
 
'''Maria Alm''' estas municipo de [[Pinzgau]] en [[Aŭstrio]]. Ĝi situas ĉe la rivero [[Urslau]] je alteco de 802 metroj super marnivelo. En la 1.1.2017 ĝi havis 2.219 enloĝantojn. Tre gravas la turismo vintra kaj somere. Najbaraj komunumoj estas [[Saalfelden]] kaj [[Dienten ĉe Hochkönig]].
 
==Historio==
Loĝigite fare de [[bavario|bavaraj triboj]] en la 6-a kaj 7-a jarcentoj p.K., kavalireca dinastio Von der Almb estas dokumentita ekde ĉ. 1160. La belega paroĥeja Preĝejo Sankta Maria unue estis menciita en 1374 kiam la areo estis parto de la lando de la [[Princĉefepiskoplando Salcburgo|salcburga ĉefepiskopo]]. Sub la regado de [[Leopold Anton von Firmian]] la kirko rekonstruitis en la nuna barokstilo kaj ricevis ĉirkaŭ 1730 kaj sian karakterizan spajron. En la sama tempo, multaj [[protestantismo|protestantoj]] estis forpelitaj de [[Salcburgio]] al [[Prusio]]. Ĝis hodiaŭ Maria Alm estas la deirpunkto de la ŝatata pilgrimado ''Almer Wallfahrt'' trans Steinernes Meer ĝis la Preĝejo Sankta Bartolomeo ĉe [[Königssee]] en najbara Bavario. Ĝi okazas en la 24-a de aŭgusto, festotago de Sankta Bartolomeo.
 
== Situo kaj vilaĝopartoj ==
Maria Alm partoprenas du montarajn ĉenojn norde, Steinernes Meer kaj Hochkönig (parton de la [[Berchtesgaden]]-alpoj) kaj sude la Salcburgajn skistajn montojn. La vilaĝon Maria Alm konsistigas 10 partoj, nome:
Linio 22 ⟶ 24:
 
Krom ofertoj por descenda skiado, Maria Alm disponigas instalaĵojn por skikurado, golfo, montbiciklado, grimpado, migrado kaj sledadn. Sommerstein-naĝejo troviĝas ĉe montopiedo ĉ. 400 metrojn for de la centro kun granda gamo da ravigaj instalaĵoj kiuj igas naĝon vera travivaĵo por junulaj kaj olduloj.
 
==Vidindaĵoj==
*Preĝejo Sankta Mario (Alm)