Theatre Owners Booking Association: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kani movis paĝon Theater Owners Booking Association al Theatre Owners Booking Association: por kongruigi ĝin kun alilingvaj artikoloj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{kursiva titolo}}
'''Theatre Owners Booking Association''' aŭ '''Theater Owners Booking Association''' (eo: ''Enskribo-Asocio de la Teatrejo-Posedantoj''), mallonge ''T. O. B. A.'', estis ligo de usonaj [[vodevil]]-teatrejoj, kiu ĉefe en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj ofertis spektaklojn kun [[Afrik-usonanoj|nigrusonaj]] muzikistoj, komikistoj kaj aliaj teatroartistoj. La teatrejo-posedantoj estis nure blankuloj, kiuj organizis por nigrula publiko [[ĵaz]]-, [[blus]]- kaj aliaj eventojn. La ligo komencis en 1909 kun 31 teatrejoj kaj havis en sia florepoko dum la 1920e-aj jaroj pli ol 100 membrojn.
 
La nigrulaj artisto stampis por T. O. B. A. la moknomojn ''Tough on Black Artists'' (''Rigora kontraŭ nigrulaj artistoj'', ĉar la salajroj estis pli malaltaj ol tiuj por blankuloj) kaj ''Toby Time'' (''Time'', fakte ''tempo'', estis [[sinonimo]] por vodevilo). Onidire teatrejoj de T. O. B. A. estis la ununuraj sude de la [[Linio Mason-Dixon]], kiuj proponis programojn por nigrula publiko. Pro la [[Granda Depresio]] T. O. B. A. perdis gravecon.